Content-Length: 138361 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Gustave_Eiffel

Gustave Eiffel - Vikipedio Saltu al enhavo

Gustave Eiffel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustave Eiffel
franca inĝeniero
franca inĝeniero
Persona informo
Naskonomo Alexandre Gustave Bonickhausen dit Eiffel
Naskiĝo 15-a de decembro, 1832
en Dijon, Francio
Morto 27-a de decembro, 1923
en Parizo, Francio
Tombo Levallois-Perret Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Loĝloko rue Rabelais • place d'Iéna
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Lernejo Centra de Parizo
Collège Sainte-Barbe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Gustave Eiffel
Familio
Edz(in)o Marguerite Gaudelet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 5
Parencoj Tullie Moneuse (en) Traduki (onklino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo konstruinĝeniero
inĝeniero
konstruestro
entreprenisto
arkitekto
military flight engineer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Garabit Viaduct
Pont métallique sur l'Adour
Eiffel-Turo
Statuo de Libereco
Ponto Maria Pia
vdr

La franca inĝeniero Alexandre Gustave EIFFEL ([efɛl]) (esperante Aleksandro Gustavo EJFELO) naskiĝis je la 15-a de decembro 1832 en Dijon kaj mortis je la 27-a de decembro 1923 en Parizo. Li estas la konstruinto de la Eiffel-Turo kaj la Statuo de Libereco.

Li studis en la Pariza École des Arts et Manufactures kaj laboris poste en metalurgia entrepreno apud sia hejmurbo. Tie li ekinteresiĝis pri metalaj materialoj. En 1856 li fondis sian firmaon por grandaj ferkonstruaĵoj, kiel ekz. pontoj kaj kupoloj.

La plej granda merito de Gustave Eiffel estis la laŭ li nomata Eiffel-Turo, kiun li konstruigis okaze de la Internacia ekspozicio en 1889. Ĝi fariĝis grava simbolo de Parizo.

Ankaŭ la interna ŝtalskeleto de la Statuo de Libereco, grave simbolo de Novjorko, estis konstruita de li laŭ skulptaĵo de Bartholdi.

Eiffel-Turo - grava simbolo de Parizo

La du ĉefaj konstruaĵoj de Eiffel celebris la centjaran datrevenon de du revolucioj: la Statuo de Libereco la usonan Revolucion (1776), donaco de la Franca Respubliko al Usono, kaj la Eiffel-Turo la francan Revolucion (1789).

Laŭ PIV2002 Gustave Eiffel nomiĝas Ejfelo en Esperanto, same kiel la montaro Ejfelo.

Gustave Eiffel kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Eiffel estis konata kiel esperantisto. Li diris:

Esperanto... kvankam mi mem neniam kuraĝis ĝin lerni, por kio mia alta aĝo povas min senkulpigi, mi rekomendados ĝin al infanoj, ĉar ĝi estas unu el la plej facilaj aferoj kiujn ili iam povos lerni.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Gustave Eiffel » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Gustave_Eiffel

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy