Kfar Saba
Kfar Saba · כפר סבא | |||||
---|---|---|---|---|---|
la urbocentra Jerusalema strato
| |||||
urbo urba konsilio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Distrikto | Centra distrikto de Israelo | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 100 800 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 720 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 11′ N, 34° 54′ O (mapo)32.18578333333334.907683333333Koordinatoj: 32° 11′ N, 34° 54′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 30 m [+] | ||||
Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kfar Saba [+] | |||||
Kfar Saba, hebree כפר סבא, arabe كفار سافا, estas urbo en Israelo. Ĝi situas en la centra distrikto de Israelo kaj en la metropola areo de Tel-Avivo, nomata Guŝ Dan (גוש דן), lime al Cisjordanio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La origenoj de la setlejo komenciĝis dum la epoko de la Dua Templo. Tion pruvas pluraj mencioj de la urbo je la nomo Ĥabarzaba en la Talmudo.
La hodiaŭa urbo Kfar Saba ekestis el malgranda agrikultura setlejo (moŝavao), kiu estis fondita en 1892.
La 6-a de aŭgusto 1910, araboj el la palestina setlejo Kalqilija (قلقيلية) atakis la tiam malgranda vilaĝom kaj detruis ĝin.
Dum la Unua Mondmilito Kfar Saba servis kiel kolekteja urbo por multaj rifuĝintoj el Jafo kaj Tel-Avivo. Fino de la milito la urbo situis inter la anglaj kaj turkaj armeaj linioj kaj estis denove detruita. La rekonstruo estis malvigla ĉar la araboj jam en 1921 denove detruis la setlejon. Ekde 1922 la plantado de citrusoj estis kuraĝigita ankaŭ danke al novaj loĝantoj.
Nuntempe Kfar Saba estas signifa, precipe industria urbo kun pli ol 80 000 loĝantoj. La kibuco Nir Elijahu kaj la universitata kampuso Beit Berl situas tutproksime, sed jam ne estas urba teritorio.
Ekde 1981, Kfar Saba estas la ĝemelurbo de la germana banurbo Wiesbaden.
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Eden Golan, kantistino