Content-Length: 99091 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/La_%C4%B4okero

La Ĵokero - Vikipedio Saltu al enhavo

La Ĵokero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ĵokero
fikcia homo • rolulo en bildliteraturo • filma rolulo • fikciulo en televida serio • movbilda persono • rolulo de videoludo • rolulo de japana movbildo
Kreita de Jerry Robinson
Verko DC Comics
Batman: Arkham Asylum
Batman: Arkham City
Batman: Arkham Origins
Batman: Arkham Knight
Injustice: Gods Among Us
Injustice 2
Batman
The Dark Knight
Suicide Squad
Batman: Arkham VR
Batman: Arkham Origins Blackgate
Joker
Batman: The Animated Series
Batman: Return of the Joker
Batman: Arkham City Lockdown
Batman: Hush
Mortal Kombat 11
Merry Little Batman
Rolita de Cesar Romero, Jack Nicholson, Heath Ledger, Jared Leto, Cameron Monaghan, Mark Hamill, Joaquin Phoenix, Richard Epcar, Zach Galifianakis, Kevin Michael Richardson, Troy Baker
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso vira
Nacieco Usono
Loĝloko Gotham City
Okupo kemiistoseria murdisto • krimulo • teroristo • mafiestro • superfripono
Kunulo Punchline • Harley Quinn
Malamikoj Batman • Tim Drake • Andrea Beaumont • Alfred Pennyworth
vdr

La Ĵokero (aŭ "ŝercisto" kaj private nomita Arthur Fleck), estas fikcia figuro de la Batman-bildstrioj. Li unue aperis en Batman numero 1 (printempo 1940).

La nomo "ĵokero" rilatas, unuflanke, al la ĵokero kiel ludkarto kaj, aliflanke, al la kortega pajaco prezentita sur ĝi. La Ĵokero estas hodiaŭ unu el la plej popularaj reprezentantoj de la malbona klaŭno rakonta karaktero.

La markostampoj de la ĵokero estas frenezo kaj deziro al anarkio. Li estas portretita diverse, foje tute malvarmsanga kun malamo por vivo, ordo kaj Batman, alifoje li estas freneza klaŭno kiu ŝatas amuzi sin per mortigaj kaptiloj kaj kabaloj. La ĵokero ofte estas konsiderita la "ĉefa fiulo" en la Batman-universo. Inter pluraj origenrakontoj, la plej fama estas ke li estis senlabora inĝeniero kaj malsukcesa tujkomediisto, kiu aliĝis al rompoŝtelo por subteni sian gravedan edzinon. Dum la planado daŭras, li lernas ke lia edzino mortis. La viro kiu baldaŭ iĝos la ĵokero provas retiriĝi, sed estas devigita interligi. La enrompo estas interrompita fare de Batman, sed la inĝeniero fuĝas, trafante en ujon da kemiaĵoj. Kiam li elrampas, lia vizaĝo ŝanĝiĝis al klaŭna masko: blanka haŭto, ruĝaj lipoj kaj verda hararo. Kune, ĉiuj tiuj katastrofoj igas la viron perdi sian menson, kaj li iĝas la tute freneza Ĵokero.

La ĵokero aperis en la televidserio Batman, la filmo Batman (1989) kaj la filmo The Dark Knight (2008), inter aliaj.

La Usona Kininstituto nomis la ĵokeron en la formo de Jack Nicholson la 45-a plej bona fiulo en filmhistorio [1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/La_%C4%B4okero

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy