Portalo:Homoj
|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.
Hodiaŭ, la 25-a de decembro festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
- Ĉeĥio: 1-a kristnaska festotago (ŝtata festotago)
red. La 25-an de decembro
Naskiĝis
- 1 a.K.: Jesuo Kristo, laŭ Dionysius Exiguus, kies kalkulo fariĝis la bazo de la kristana erao. (Nek jaro nek tago estas historie fikseblaj.)
- 1877: Josep Albagés Ventura
- 1877: Alfred Wheeler Lyndridge
- 1858: Karel Emanuel Macan
- 1892: Rebecca West, Irlando
- 1894: Saul J. Jaffe
- 1925: Hildegard Knef, Germanio
- 1927: Ernesto Geleta, Slovakio
- 1943: Hanna Schygulla
- 1949: Sissy Spacek
- 1950: Karl Rove
Mortis
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Joy Adamson (20-a de januaro 1910 – 3-a de januaro 1980) estis natursciencisto kaj verkisto konata pro la libro Born Free ("Naskiĝis libere") farita al 1966 filmo. Ŝi kaj sia edzo George Adamson fariĝis la unuaj homoj, kiuj komencis intenzive realigi revenon de bestoj vivantaj en kaptiteco reen en la sovaĝan naturon. En angle parolantaj landoj oni nomas tiun ĉi aktivecon rehabilitation aŭ restocking.
Klopodoj gvidantaj al reveno de bestoj reen en ilian natutan medion estas hodiaŭ larĝe disvastigitaj, sed en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, kiam Adamsonoj komencis kun siaj eksperimentoj, tio ne estis tiel. La geedzoj akiradis la unuajn spertojn kun la reveno de bestoj dank' al kunvivo kun leonoj, dum kio ilia plej fama kunloĝanto fariĝis leonino Elsa. Tiu estis pli poste ellasita reen en la sovaĝan naturon.
Dani estas etna grupo de indiĝenoj de tribo de danioj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo, en Papuo Barato, en valo Baliem. La valo Baliem troviĝas meze de montaroj de insulo Nov-Gvineo, proksimume 3500 km oriente de ĉefurbo Ĝakarto.
Rik Battaglia (Riccardo Battaglia) naskiĝis la 18-an de februaro 1927 en itala urbo Corbola (Rovigo). Li elkreskis en mizeraj rilatoj. Li neniam ekkonis sian patron, la patrinon li vidadis nur malofte. Pri lia edukado zorgis nur lia avino kaj onklino. Li trabatis sin tra la vivo en diversaj porokazaj okupoj, li laboris kiel rivera ŝipisto kaj kiel la 17-a jara li gvidis ŝarĝŝipon al Korfo, e Istanbulon kaj ĝis Nigra maro. Kiam li laboris kiel laboristo en drinkejo en Milano, ekvidis lin reĝisoro Mario Soldati kaj li proponis al li ĉefan rolon en filmo Die Frau vom Fluss sur flanko de Sophia Loren.
Jesuo Kristo (ĉ. -5 ĝis ĉ. 33) (latine, Jesus Christus; greke, Ιησους Χριστος /jesus ĥristos/) supozate estis juda predikanto kaj profeto, kiu verŝajne naskiĝis en Nazareto kaj mortis krucumita en Jerusalemo. Fidindaj historiaj informoj pri lia vivo mankas, sed multaj rakontoj pri lia vivo estas kolektitaj en la kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de la Nova testamento de la kristana Biblio. Laŭ kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem, kaj li resurektis du tagojn post sia morto sur la kruco.
Makiavelo, itale: Niccolò MACHIAVELLI [nik-ko-lóo makjavél-li] (naskiĝis 3-a de majo, 1469, mortis 21-a de junio, 1527) estis politika filozofo de la renesanca Florenco. Li estis la aŭtoro de La Princo (1513), manlibro por la regnestro, en kiu Makiavelo konsilis la princon agi eĉ hipokrite kaj malmorale por forsavi kaj prosperigi sian regnon. Makiavelo verkis la libron por Lorenzo De Medici, nevo de papo Leono la 10-a, sed Lorenzo estis pli interesita de hundoj. Makiavelo amis Florencon kaj Italion kaj deziris princon kiu povus unuigi la landon kaj liberigi ĝin de la barbaroj (t.e., la francoj kaj hispanoj). Lia scio kaj sperto de politiko estis tre profunda kaj ampleksa, pro studo de antikva historio, pro sperto kiel alilanda sekretario de Florenco kaj eĉ pro sperto kiel politika malliberulo.