Suprema Kortumo de Kanado
Suprema Kortumo de Kanado | ||
---|---|---|
suverena kortumo | ||
Komenco | 8-a de aprilo 1875 vd | |
Antaŭe | Juĝa Komitato de la Privata Konsilio vd | |
Geografia situo | 45° 25′ 19″ N, 75° 42′ 20″ U (mapo)45.421944444444-75.705555555556Koordinatoj: 45° 25′ 19″ N, 75° 42′ 20″ U (mapo) | |
Lando(j) | Kanado | |
Sidejo | Otavo | |
Situo | Ontario | |
Adreso | 301 Wellington Street, Ottawa ON | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La juĝistaro de Kanado ludas gravan rolon en la interpretado de leĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. La Suprema Kortumo de Kanado (en angla: Supreme Court of Canada, SCC; en franca: Cour suprême du Canada, CSC) estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Suprema Kortumo estas elektitaj kaj nomumitaj de la federacia registaro post konsultado kun neregistaraj juraj grupoj.
Tiu tribunalo garantias permeson al inter 40 kaj 75 plendantoj ĉiujare plendi kontraŭ decidojn faritajn de provinciaj, teritoriaj kaj federaciaj apelaciaj kortumoj. Ĝiaj decidoj estas la lasta aplikado de la kanada juro kaj superas ĉiujn pli malaltajn kortumojn de Kanado, escepte ĝis la etendo ke ili estus superitaj aŭ malvalidigitaj fare de federaciaj aŭ provincaj leĝaroj.