Ukraina Libera Universitato
Ukraina Libera Universitato | ||
---|---|---|
privata universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 17-a de januaro 1921 | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 9′ 49″ N, 11° 30′ 34″ O (mapo)48.163611.5094Koordinatoj: 48° 9′ 49″ N, 11° 30′ 34″ O (mapo) | |
lando | Germanio | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 210 vd (stato: 2015) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Ukraina Libera Universitato (ULU) (ukraine: Український Вільний Університет) estis fondita fare de ukrainaj enmigrintoj en Vieno (januaro, 1921). Samjare la Universitato translokiĝis al Prago, tiam al ĝi aliĝis 700 studentoj; de 1945 ĝi funkcias en Munkeno.
Famaj ukraindevenaj scienculoj, kiuj batalis pro la sendependeco de Ukrainio en 1917-24, 1941-45, estis profesoroj de la Universitato. Inter ili: V. Kubijoviĉ, A. Voloŝin, N. Polonska-Vasilenko, V. Petrov (Domontoviĉ). En 1947 en la Universitato prelegis 80 profesoroj.
En ULU oni rajtas magistriĝi kaj doktoriĝi. De 1992 la Registaro de Ukrainio agnoskas diplomojn de la Universitato.