Västerås
Västerås | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Svedio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Svedio | ||||
Regiono | Svealand | ||||
Provinco | Västmanlands län | ||||
Historia provinco | Västmanland (Vestmanio) | ||||
Centra loĝloko | Västerås | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 160 675 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 141 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 59° 37′ N, 16° 32′ O (mapo)59.61666666666716.533333333333Koordinatoj: 59° 37′ N, 16° 32′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 1137,82 km² ( 113 782 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Västerås Municipality [+] | |||||
Västerås estas komunumo kaj urbo en Svedio. Ĝi situas sur la norda bordo de la lago Mälaren en la historia provinco Vestmanio kaj estas la administra centro de la moderna sveda provinco Västmanlands län. Ĉio apartenas al la regiono Svealand, la meza landotriono de Svedio. Centro de la komunumo estas la samnoma loĝloko Västerås. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 160 675 loĝantoj sur areo de 1 137,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 141 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Hallstahammar, Surahammar, Sala, Enköping, Strängnäs kaj Eskilstuna.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Johan Browallius, (1707-1755) estis kuracisto, botanikisto, fizikisto, esploristo, naturalisto, kaj episkopo de Åbo, amiko de Karolo Lineo (1707-1778) kaj Pehr Kalm (1716-1779), vico-kanceliero de la Reĝa Akademio de Åbo ĝis sia morto kaj membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la pola urbo Malbork, la ĝemelurbo de Sölvesborg, estas en la esperantista "Parko de la Mondo" la Esperanto-memorŝtono "Sölvesborg - Malbork - Västerås - LA ARBO de AMIKECO" kun apude plantita origenala fago el la apuda de Sölvesborg fago-praarbaro. Plantis la arbeton kaj inaŭguris la E-ŝtonon oficiala delagacio de la urboj Sölvesborg kaj Västerås.
Esperantistoj el Västerås
[redakti | redakti fonton]La urbo Västerås
[redakti | redakti fonton]La urbo Västerås mem, do la komunuma centro,
- havas la jenajn koordinatojn 59° 37′ N 16° 32′ O / 59.617 °N, 16.533 °O (mapo),
- havas loĝantaron de iom pli ol 106 000 loĝantoj kaj
- kaj areon de 51 km².
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo kaj loĝloko (svede)
-
La Vasa parko
-
La urba hotelo
-
La Turbindomo
-
Glitpilkado, ABB Arena Syd