Neoplasmo
Neoplasmo | |
---|---|
Kojla kancero, ekzemplo de neoplasmo | |
KIM-10 | C00–C97, D00–D48 |
En medicino, neoplasmo[1] estas nenormala kreskaĵo de histo. Tia kresko nomiĝas neoplazio.[2] Neoplasmo de sufiĉa amaso nomiĝas tumoro; maligna tumoro nomiĝas kancero.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Neoplasmo estas ajna nenormala, troa histo, kies kresko ne rilatas la ĉirkaŭan histon. Neoplasmo daŭre kreskas, eĉ se foriĝas la origena stimulo estiginta ĝin.
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]KIM-10 klasifikas neoplasmojn en kvar tipojn:
- benigna neoplasmo
- enloka neoplasmo
- maligna neoplasmo
- neoplasmo aŭ necerta aŭ nekonata konduto
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La termino neoplasmo devenas de la helenaj vortoj νέος néos “juna, nova” kaj πλᾰ́σμᾰ plásma “formitaĵo”. Simile, la termino neoplazio devenas de la helenaj vortoj νέος néos “juna, nova” kaj πλᾰ́σῐς plásis “formado”.