El Vikipedio, la libera enciklopedio
Projekto Luna
Kosmonaŭtiko de Sovetunio
Komenco
1958 vd
Fino
1976 vd
Poste
Luna-Glob vd
Lando(j)
Sovetunio • Rusio vd
Partoj
Luna 1 , Luna 2 (en) , Luna 3 , Luna 4 (en) , Luna 5 (en) , Luna 6 (en) , Luna 7 (en) , Luna 8 (en) , Luna 9 (en) , Luna 10 (en) , Luna 11 (en) , Luna 12 (en) , Luna 13 (en) , Luna 14 (en) , Luna 15 (en) , Luna 16 (en) , Luna 17 (en) , Luna 18 (en) , Luna 19 (en) , Luna 20 (en) , Luna 21 (en) , Luna 22 (en) , Luna 23 (en) kaj Luna 24 (en) vd
La Projekto Luna (el la rusa vorto "Luna" kies signifo estas "Luno") estis serio de robotaj kosmosondiloj senditaj al la Luno de Sovetunio inter 1959 kaj 1976 . Dek kvin el ili sukcesis, ĉiuj desegnitaj kiel orbitilo aŭ surteriĝilo , kaj plenumis multajn atingojn unuafoje. Ili ankaŭ faris multajn esplorojn, studante la kemian konsiston de la Luno, graviton, temperaturon kaj radiadon. Oficiale la projekto konsistis el dudek kvar kosmosondiloj, sed pliaj estis lanĉitaj. Tiuj kiuj malsukcesis atingi orbiton ne estis diskonigitaj kaj enkalkulitaj en la Projekto Luna, dum tiuj kiuj fiaskis en malalta Tera orbito estis nomitaj laŭ la nomo Cosmos [1] .
Luna 1 - 2
Luna 1 fiaskis sian celon kolizii kun la Luno, sed fariĝis tiel la unua artefarita objekto orbitanta la Sunon.
En 1959, la misioLuna 2 sukcese koliziis kun la Luno kaj fariĝis la unua artefarita objekto kiu atingis la Lunon.
Luna 3 ĉirkauiris la Lunon fine de tiu jaro, kaj prenis la unuajn fotojn de la kaŝita flanko.
Luna 9 fariĝis la unua sondilo kiu surteriĝis sur alia astro (1966).
Fine de tiu jaro, Luna 10 fariĝis la unua satelito de la Luno.
Luna 17 kaj Luna 21 portis veturilojn kiuj vagadis sur la surfaco de la Luno.
Luna 16 , Luna 20 kaj Luna 24 kolektis lunajn grunderojn kaj portis ilin teren dum 1970.
Luna 1958A
Malsukcesa lanĉo la 23-an de septembro, 1958
Luna koliziilo
Luna 1958B
Malsukcesa lanĉo la 11-an de oktobro, 1958
Luna koliziilo
Luna 1958C
Malsukcesa lanĉo la 4-an de decembro, 1958
Luna koliziilo
Luna 1958D
Malsukcesa lanĉo la 17-an de decembro, 1958
Luna koliziilo
Luna 1
Lanĉita la 2-an de januaro, 1959
Luna superflugo
Luna 1959A
Malsukcesa lanĉo 18-an la junio, 1959
Luna koliziilo
Luna 2
Lanĉita la 12-an de septembro, 1959
Luna koliziilo la 14-an de septembro, 1959 je ~07:30:00 UT
Latitudo 29.10 N, Longitud0 0.00 - Palus Putredinis
Luna 3
Lanĉita la 4-an de oktobro, 1959
Luna superflugo
Luna 1960A
Malsukcesa lanĉo la 15-an de aprilo, 1960
Luna superflugo
Luna 1960B
Malsukcesa lanĉo la 19-an de aprilo, 1960
Luna superflugo
Luna - Sputnik 25
Lanĉita la 4-an de januaron, 1963 (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post nur unu tago)
Surteriĝilo
Luna 1963B
Malsukcesa lanĉo la 3-an de februaro, 1963
Surteriĝilo
Luna 4
Lanĉita la 2-an de aprilo, 1963
Luna superflugo (Provis surteriĝi)
Luna 1964A
Malsukcesa lanĉo la 21-an de marto, 1964
Surteriĝilo
Luna 1964B
Malsukcesa lanĉo la 20-an de aprilo, 1964
Surteriĝilo
Luna - Kosmo 60
Lanĉita la 12-an de marto, 1965 (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post kvin tagoj)
Surteriĝilo
Luna 1965A
Malsukcesa lanĉo la 10-an de aprilo, 1965
Surteriĝilo
Luna 5
Luna 6
Lanĉita la 8-an de junio, 1965
Malsukcesa surteriĝilo
Luna 7
Luna 8
Lanĉita la 3-an de decembro, 1965
Luna koliziilo - Maro de Ŝtormoj
Luna 9
Lanĉita la 31-an de januaro, 1966
Alteriĝis sur Luno la 3-an de februaro, 1966 je 18:44:52 UT
Latitudo 7.08 N, Longitudo 295.63 E - Oceanus Procellarum
Luna - Kosmo 111
Lanĉita la 1-an de marto, 1966 (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post du tagoj)
Luna orbitilo
Luna 10
Lanĉita la 31-an de marto, 1966
Luna Orbitilo
Luna 1966A
Malsukcesa lanĉo la 30-an de aprilo, 1966
Luna Orbitilo
Luna 11
Lanĉita la 24-an de aŭgusto, 1966
Luna Orbitilo
Luna 12
Lanĉita la 22-an de oktobro, 1966
Luna Orbitilo
Luna 13
Lanĉita la 21-an de decembro, 1966
Alteriĝitis sur Luno la 24-an de decembro, 1966 je 18:01:00 UT
Latitudo 18.87 N, Longitudo 297.95 E - Oceanus Procellarum
Luna 1968A
Malsukcesa lanĉo la 7-an de februaro, 1968
Luna Orbitilo
Luna 14
Lanĉita la 7-an de aprilo, 1968
Luna Orbitilo
Luna 1969A
Malsukcesa lanĉo la 19-an de februaro, 1969
Luna veturilo
Luna 1969B
Malsukcesa lanĉo la 15-an de aprilo, 1969
Luna revena sondilo
Luna 1969C
Malsukcesa lanĉo la 14-an de junio, 1969
Luna revena sondilo
Luna 15
Lanĉita la 13-an de julio, 1969
Luna Orbitilo (provis surteriĝi)
Luna - Kosmo 300
Lanĉita la 23-an de septembro, 1969
Luna revena sondilo (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post kvar tagoj)
Luna - Kosmo 305
Lanĉita la 22-an de oktobro, 1969
Luna revena sondilo (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post du tagoj)
Luna 1970A
Malsukcesa lanĉo la6-an de februaro, 1970
Luna revena sondilo
Luna 1970B
Malsukcesa lanĉo la 19-an de februaro, 1970
Luna Orbitilo
Luna 16
Lanĉita la 12-an de septembro, 1970
Alteriĝis sur Luno la 20-an de septembro, 1970 je 05:18:00 UT
Latitudo 0.68 S, Longitudo 56.30 E - Mare Fecunditatis
Luna revena sondilo - Revenis Teren la 24-an de septembro, 1970
Luna 17 /Lunojod 1
Lanĉita la 10-an de novembro, 1970
Alteriĝis sur Luno la 17-an de novembro, 1970 je 03:47:00 UT
Latitudo 38.28 N, Longitudo 325.00 E - Mare Imbrium
Luna veturilo - Lunojod 1
Luna 18
Lanĉita la 2-an de septembro, 1971
Luna koliziilo (Provis preni lunan materialon)
Latitudo 3.57 N, Longitudo 50.50 E - Mare Fecunditatis
Luna 19
Lanĉita la 28-an de septembro, 1971
Luna Orbitilo
Luna 20
Lanĉita la 14-an de februaro, 1972
Alteriĝis sur Luno la 21-an de februaro, 1972 je 19:19:00 UT
Latitudo 3.57 N, Longitudo 56.50 E - Mare Fecunditatis
Luna revena sondilo - Revenis Teren la 25-an de februaro, 1972
Luna 21 /Lunojod 2
Lanĉita la 8-an de januaro, 1973
Alteriĝis sur Luno la 15-an de januaro, 1973 je 23:35:00 UT
Latitudo 25.85 N, Longitudo 30.45 E - Kratero LeMonnier
Luna veturilo - Lunojod 2
Luna 22
Lanĉita la 29-an de majo, 1974
Luna Orbitilo
Luna 23
Lanĉita la 28-an de oktobro, 1974
Luna alteriĝilo (malsukcesis kiel Luna revena sondilo) - Mare Crisium
Luna 1975A
Malsukcesa lanĉo la 16-an de oktobro, 1975
Luna revena sondilo
Luna 24
Lanĉita la 9-an de aŭgusto, 1976
Alteriĝis sur Luno la 18-an de aŭgusto, 1976 je 02:00:00 UT
Latitudo 12.25 N, Longitudo 62.20 E - Mare Crisium
Luna revena sondilo - Mare Crisium
Luna 25
Lanĉita la 11-an de aŭgusto, 2023
Luna alteriĝilo (malsukcesis, ĉar la sondilo kraŝis sur la Luno 9 tagojn poste, la 20-an de aŭgusto, 2023 dum la surteriĝofazo.