Jörn Donner
Jörn Donner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jörn Johan Donner |
Aliaj nomoj | Bjorn Thunder |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1933 en Helsinko |
Morto | 30-an de januaro 2020 (86-jaraĝa) en Meilahti Triangle Hospital, Helsinko |
Mortokialo | Pulma malsano |
Lingvoj | sveda • finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Helsinko Svenska normallyceum (en) |
Familio | |
Patro | Kai Donner (en) |
Frat(in)oj | Kai Otto Donner (en) kaj Joakim Donner (en) |
Edz(in)o | Jeanette Bonnier (en) (1974–1988) Inga-Britt Wik (en) (1954–1962) |
Amkunulo | Harriet Andersson (dekjaro de 1960–dekjaro de 1960) |
Infanoj | Johan Donner (en) ( Inga-Britt Wik (en) ) Rafael Donner (en) ( ) |
Parencoj | Lyyti (en) (filino de filo) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmkritikisto aktoro scenaristo diplomato filmproduktoro ĵurnalisto politikisto produktoro |
Jörn Johan DONNER (5-a de februaro 1933 en Helsinko – 30-a de januaro 2020 en Helsinko) estis svedlingva finna verkisto, kinreĝisoro, politikisto kaj diplomato, kiu publikigis pli ol 50 librojn. Li estis multflanka kulturpersono, kiu komencigis kulturan karieron jam pli juna ol 20 jaroj. Li estis politikisto, kiu apartenis al Finna parlamento kaj al la Eŭropa parlamento. Li fariĝis 27-jare kinkritikisto de sveda ĵurnalo Dagens Nyheter, kiu estas la plej granda gazeto en Nordio. Unu lia konata libro estas Nya boken om vårt land, kiu analizas vaste Finnlandon de 1960-aj jaroj.
Donner parolis kiel sia unua gepatra lingvo la svedan sed ne difinis sin sved-finno (finlandssvensk, suomenruotsalainen) sed svedlingva finno. Tamen li apogis la devigan svedinstruon en la bazlernejoj kaj mezlernejoj de Finnlando. Li apogis tion per tio, ke la sveda havas do fortan pozicion en la finna historio.