Ornella Muti
Ornella Muti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ornella Muti en Cannes en 2000.
| |||||
Persona informo | |||||
Francesca Romana Rivelli | |||||
Naskonomo | Francesca Romana Rivelli | ||||
Naskiĝo | 9-an de marto 1955 (69-jaraĝa) en Romo, Latio, Italio | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Loĝloko | Romo • Lerma vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Alessio Orano (en) (1975–1981) vd | ||||
Infanoj | Naike Rivelli (mul) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ornella Muti vd | ||||
Okupo | aktoro filmaktoro modelo vd | ||||
Aktiva dum | 1970 - nuntempo | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ornella MUTI [ornella muti], origine: Francesca Romana RIVELLI (naskiĝis la 9-an de marto, 1955 en Romo) estas itala aktorino.
Post kariero kiel fotomodelo Ornella Muti en la jaro 1970 havis sian debuton kiel filmaktorino, en La moglie più bella de la reĝisoro Damiano Damiani. Ŝi famiĝis per la skandaleca filmo L'ultima donna, en kiu ŝi aperis apud steluloj kiel Gérard Depardieu kaj Michel Piccoli.
Popularecon ŝi ankaŭ gajnis per pluraj komediaj filmoj kun Adriano Celentano, el kiuj menciindas Il bisbetico domato.
Ŝi pruvis sian talenton en aro da literaturaj filmigoj, ekz. Eine Liebe von Swann (laŭ romano de Marcel Proust, reĝisoro: Volker Schlöndorff) kaj Cronaca di una morte annunciata (laŭ Gabriel García Márquez).
En 1998 ŝi kune kun sia filino Naike Rivelli aperis en Le Comte de Monte-Cristo (laŭ Alexandre Dumas). Ambaŭ prezentas la rolon de Mercedes, la Naike la junulinon kaj Ornella la pli aĝan.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- La moglie più bella (Italio, 1970)
- L'ultima donna (Italio/Francio, 1975)
- Mort d'un pourri (Francio, 1977)
- Flash Gordon (Britio, 1980)
- Il bisbetico domato (Italio, 1980)
- Eine Liebe von Swann (Germanio/Francio, 1983)
- Cronaca di una morte annunciata (Italio/Francio, 1986)
- La domenica specialmente (Italio/Francio/Belgio, 1991)
- Oscar (Usono, 1991)
- Le Comte de Monte-Cristo (Francio/Germanio/Italio, 1998)
- Trilogio: (reĝisoro: Lucas Belvaŭ)
- Un couple épatant (Francio/Belgio, 2002)
- Cavale (Francio/Belgio, 2002)
- Après la vie (Francio/Belgio, 2002)
- Les Bronzés 3 - Amis pour la vie (Francio, 2006)
Premioj gajnitaj
[redakti | redakti fonton]- premio Bambi (1981)