Damníkov
Municipo Damníkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, laŭlonge de la rivereto Loukovský, 6 km sude de la urbo Lanškroun, 11 km oriente de Česká Třebová kaj 16 km norde de la urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 690 loĝantoj (2024).
Damníkov | |||
germane Thomigsdorf | |||
municipo | |||
Baroka paroĥejo en Damníkov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Damníkov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Lanškroun | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Rojo | Lukovský potok | ||
Situo | Damníkov | ||
- alteco | 362 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 10″ N 16° 33′ 14″ O / 49.86944 °N, 16.55389 °O (mapo) | ||
Katastro | 12,71 km² (1 271 ha) Damníkov | ||
Loĝantaro | 690 (2024) | ||
Denseco | 54,29 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1304 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 23 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580074 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Damníkov | |||
Retpaĝo: www.damnikov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rybník, Rudoltice, Trpík, Třebovice, Luková kaj Anenská Studánka.
Historio
redaktiEkzisto de la vilaĝo estas atestita en la jaro 1304. En la jaro 1349 ĝi estis havaĵo de la episkopejo Litomyšl kaj pli malfrue de monaĥejo Lanškroun. De la fino de 15-a jarcento ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848 ĝi estis parto de la sinjorejo Lanškroun.
De la fino de 14-a jarcento troviĝis en la vilaĝo fortikigita gotika preĝejo de Sankta Prokopio, kiu en la jaro 1895 estis detruita kaj sur ĝia loko estis ĝis la jaro 1898 konstruita novgotika templo de Sankta Johano la Baptisto.
La origina nomo de la vilaĝo estis verŝajne Damníkův Dvůr (Korto de Damník), kiu post transigo en la germanan estis ŝanĝita je Taming, kaj el ĝi je Thomigsdorf.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 293 |
1880 | 1 337 |
1890 | 1 344 |
1900 | 1 231 |
1910 | 1 255 |
1921 | 1 179 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 043 |
1950 | 632 |
1961 | 683 |
1970 | 616 |
1980 | 624 |
1991 | 653 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 667 |
2014 | 707 |
2016 | 698 |
2017 | 693 |
2018 | 691 |
2019 | 698 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 703 |
2021 | 649 |
2022 | 674 |
2023 | 686 |
2024 | 690 |
Memorindaĵoj
redaktiPreĝejo
redaktiEn centro de la vilaĝo en tombejo estas granda novgotika preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, en la jaro 1898 finkonstruita laŭ planoj de lichtenštejna arĥitekto K. Weinbrenner.
Multaj gotikaj ŝtonhakistaj detaloj el la origina gotika kirko estas videblaj enmasonitaj en tombeja barmuro: pintarka portalo, sankta ŝranko kronita per azena dorso kun bukedo, du trifoliaj cirkelaĵoj, ŝlosilaj embrazuroj, boltoj kaj aliaj.
Ekipaĵo de la preĝejo devenas el la komenco de 20-a jarcento.
Paroĥestrejo
redaktiLa paroĥestrejo estas el la jaro 1754, estas duetaĝa, kvinaksa, kovrita per mansarda tegmento.
Statuoj
redakti- Kolono de Sankta Johano Nepomuka estas el la jaro 1713
- Kolono de Sankta Prokopio rememoras patronon de la origina preĝejo. Ĝi staras sur soklo kun figura reliefo kaj estas datita 1710.
Bibliografio
redakti- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.