19-a de decembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 19-a de decembro estas la 353-a tago de la jaro (la 354-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 12 tagoj restas.
Je la 19-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 1154: Henriko la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1180: En Japanio budhisma templo Kōfuku-ji estis bruligita al cindroj dum sieĝo de Nara
- 1187: Klemento la 3-a iĝis papo
- 1283: Pollando: en Kalisz okazis konsekrado de Jakub Świnka kiel ĉefepiskopo de Gniezno
- 1490: Reĝo de Germanio Maksimiliano la 1-a nuptis dukinon Ana de Bretonio
- 1562: Francaj religiaj militoj: venko de katolika armeo super la hugenota en batalo de Dreux
- 1601: En pola-sveda milito la pola armeo komandata de Jan Zamoyski konkeris Valmiera
- 1652: Frondo: kardinalo Jean-François Paul de Gondi estis arestita kaj malliberigita en Kastelo de Vincennes
- 1666: Universitato de Lund fondiĝis en Svedio
- 1745: Dua jakobita ribelo: venko de skotaj ribelintoj en batalo de Clifton Moor (Kumbrio)
- 1771: En Savojo oni forigis subigecon de kamparanoj
- 1783: En Britio ekfunkciis unua kabineto de William Pitt
- 1793: Napoleono Bonaparte estis nomumita generalo
- 1803: Oni permesis fondi Liceon de Krzemieniec (unue Volinia Gimnazio)
- 1804: En Ŝlesvigo-Holstinio oni nuligis subigitecon
- 1805: Pollando: Liceo de Krzemieniec fondiĝis
- 1842: Usono agnoskis sendependecon de Reĝlando Havajo
- 1843: Rakonto de Charles Dickens Kristnaska kanto aperis
- 1848: Hungara revolucio: pola generalo Józef Bem, ĉefkomandanto de la ribela hungara armeo, komencis vintran-printempan ofensivon kontraŭ Transilvanio
- 1863: Anglo Frederick Walton patentigis linoleumon
- 1879: Memuaro de bulgaroj el Makedonio estis subskribita - alparolo de 102 makedonaj bulgaroj al Mondpotencoj
- 1884: Romano La Aventuroj de Huckleberry Finn de Mark Twain estis publikigita en Kanado kaj Britio - la 18-an de februaro en Usono
- 1894: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Vieno
- 1909: Germana futbala klubo Borussia Dortmund fondiĝis
- 1913: Germana astronomo Adam Massinger malkovris asteroidon Taneto
- 1915: Kazimir Maleviĉ unuafoje montris 39 sencelajn pentraĵojn en Petrogrado, inkluzive la faman "Nigran kvadraton"
- Unua Mondmilito
- 1914: Okcidenta Legio transformiĝis al Unua Brigado de Polaj Legioj, kies komandanto iĝis Józef Piłsudski, stabestro Kazimierz Sosnkowski kaj unu el du regimentestroj Edward Rydz-Śmigły; Brita imperio altrudis sian protektoraton al Egiptio
- 1916: 10-monata batalo apud Verdun finiĝis
- 1922: En Varsovio komenciĝis funebraj ceremonioj de murdita prezidento Gabriel Narutowicz
- 1923: Dua Pola Respubliko: post demisio de la dua registaro de Wincenty Witos kreiĝis la dua registaro de Władysław Grabski
- 1926: Antanas Smetona iĝis prezidento de Litovio
- 1927: Josif Stalin kondamnis Lev Trockij al deporto
- 1928: Ratifo de la Traktato pri amikeco inter Pola Respubliko kaj Persa Imperio
- 1930: Rezulte de erupcio de vulkano Merapio sur Javo pereis ĉirkaŭ 1400 personoj
- 1930: Vjaĉeslav Molotov iĝis prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj de Sovetunio
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germana sekureca polico pafekzekutis en Radom 16 kaj en Poznań 5 polojn; Ĉina Fronto: ĉina 35-a Armeo ekatakis Baŭtoŭo apud Flava Rivero (ĝis 22-a de decembro)
- 1940: Risto Ryti iĝis prezidanto de Finnlando, post morto de Kyösti Kallio; Mediteraneo: brita liniŝipo pripafis Vlorë
- 1941: Heinrich Himmler ŝanĝis labortendaron en Stutthof al koncentrejo por amasa ekstermo de judoj kaj poloj; en Poznań oni gilotinis 9 polojn
- 1942: germanoj en malliberejo en Katowice gilotinis 13 polojn, ĝendarmoj en distrikto Kozienicki pafmortigis 11 personojn, en tio 3 infanojn, kaj en Pietralewicze apud Słonim germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 90 personojn, i.a. jezuiton Adam Sztark, pro helpo al judaj orfaj infanoj kune kun apelacioj de ambono, kolektado de mono, eldonado de dokumentoj pri bapto; dum likvido de laborpostenoj por judoj en Kruszyna, apud Radom germanoj murdis 113 personojn, kiuj rezistis kaj provis fuĝi pro ekscio pri deporto al koncentrejo, pliaj 18 estis murditaj dum transporto; generalo Władysław Sikorski sendis leteron al papo Pio la 12-a kun peto interveni pro kondamnitaj al holokaŭsto polaj judoj
- 1943: germanaj armitaj fortoj en Biłgoraj-regiono faris kontraŭpartizanan operacon kaj germana polico bruligis en Potok Górny (distrikto Biłgorajski) dekkelkajn domojn murdante ĉirkaŭ 20 loĝantojn, krome pafekzekutis en la distrikto 18 kaj en distrikto Sandomierski 10 personojn
- 1944: Generalo Leopold Okulicki fondis konspiran organizaĵon "Niepodległość" (Sendependeco); en Parizo finiĝis dutaga Libera Kunveno de Pola Elmigrantaro; ĉefurbo de Montenegro Podgorico estis liberigita; japana aviadila ŝipo Unryū estis torpedita kaj sinkigita sur Orientĉina maro de la submarŝipo USS Redfish - 1239 skipanoj pereis, 149 maristoj saviĝis; generalo Dwight D. Eisenhower subigis usonan armeon norde de germana enrompiĝo (1-a kaj 9-a Armeoj) al ordonoj de marŝalo Bernard Montgomery; en Adis-Abebo estis subskribita nova pakto inter Britio kaj Etiopio
- 1945: John Amery, brita faŝisto, kreinto de kunlaborisma Libera Brita Korpuso, estis pro perfido ekzekutita
- 1945: Aŭstrio la duan fojon iĝis respubliko
- 1945: Pola kemiisto, metalsciencisto kaj inventisto Jan Czochralski, malgraŭ senkulpigo de Speciala Punjuĝejo en Lodzo pri riproĉo de "kunlaborismo kun germanaj okupaciaj regopovoj", ne ricevis konsenton de Senato de Varsovia Politekniko reveni al la laboro
- 1946: De franca atako de militŝipoj al Hajfongo komenciĝis la Unua Hindoĉina Milito - Ho Chi Minh atakas francojn en Hanojo
- 1950: Dalai-lamao fuĝis de Tibeto pro la ĉina invado
- 1950: Usona generalo Dwight D. Eisenhower iĝis ĉefa komandanto de NATO
- 1955: Aŭstrio reakiris sian plenan sendependecon post dekjara okupado fare de Aliancanoj
- 1955: Parlamento de Sudano akceptis deklaron pri sendependeco
- 1956: Brita kuracisto John Bodkin Adams estis arestita pro suspekto de seriaj murdoj
- 1961: Barato rekonkeris portugalan koloniojn Damano kaj Diuo kaj Goao
- 1965: Charles de Gaulle la duan fojon gajnis prezidentan baloton en Francio, venkante François Mitterrand
- 1966: Banko por Azia Disvolviĝo fondiĝis
- 1967: Ĉefministro de Aŭstralio Harold Holt estis deklarita morta post mistera malaperigo
- 1968: Malfermo de la Kanalo de Gento al Terneuzen inter la belga urbo Gento kaj Westerschelde (Nederlando)
- 1969: Premiero de la fimo Easy Rider pri la usona kontraŭkulturo en kinejoj de Germana Federacia Respubliko
- 1971: Premiero de la brita filmo A Clockwork Orange
- 1972: Sesa kaj lasta luna misio de Programo Apollo finiĝis - Apollo 17 akvumis sur Pacifiko
- 1977: Dries van Agt iĝis ĉefministro de Nederlando
- Milita stato en Pollando:
- 1984: Britio kaj Ĉinio subskribas reiron de Brita Hongkongo en 1997 sub la ĉinan suverenecon
- 1985: Pola Popola Respubliko: fratoj Zielińscy, kiuj fuĝis el Pollando ricevis permeson al konstanta restado en Svedio
- 1986: Premiero de la milita filmo Platoon
- 1986: Sovetunia disidento Andrej Saĥarov revenis al Moskvo post 7-jara ekziligo
- 1989: Litovio: komence de kongreso la Komunista Partio de Litovio dividiĝis, la sendependan ekgvidis Algirdas Brazauskas
- 1991: Lasta distingo per la Ordeno de Ruĝa Stelo
- 1992: En Minsko komenciĝis renkontiĝo de belorusoj el Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
- 1993: Gvineo: oficanta prezidento Lansana Conté gajnis unuan demokratian balotadon
- 1994: Svedio aprobis registritan partnerecon de samseksemuloj
- 1997: Premiero de Titanic de James Cameron, unu el la plej enspezigaj filmoj en la historio de kino
- 2001: La filmo La Kunularo de l' Ringo aperis en kinejoj
- 2001: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la dislokigon en Kabulo de almenaŭ 3000 soldatoj el internaciaj militfortoj
- 2003: Libia gvidanto Muamar Kadafi anoncis ĉesigon de produktado de nukleaj kaj kemiaj armiloj
- 2007: Siuoj nuligis indianajn traktatojn kun registaro de Usono proklamante apartigon disde la unio kaj kreo de Dakota Respubliko
- 2007: Korea Respubliko: Lee Myung-bak gajnis prezidentan balotadon
- 2009: Papo Benedikto la 16-a subskribis dekreton pri heroecaj virtoj de Johano Paŭlo la 2-a kaj dekreton pri martireco de Jerzy Popiełuszko
- 2010: Belorusio: oficanta prezidento Aleksandro Lukaŝenko gajnis prezident-baloton
- 2011: Liĥtenŝtejno aliĝis al la Traktato de Schengen
- 2012: Park Geun-hye gajnis prezidentan baloton en Sud-Koreio kaj iĝis unua virino-prezidentino
- 2013: Gaia, eŭropa satelito taskita konstrui astronomian katalogon de ĉirkaŭ miliardo da astroj, estis lanĉita de Gviana kosmodromo
- Terorismo
- 2016: En Ankaro turka policano pafmortigis la rusian ambasadoron Andrej Karlov
- En Berlino 12 personoj pereis kaj 49 vundiĝis post kiam kristnaskan foiron enveturis kamiono - la atencon konfirmis Islama Ŝtato
- 2019: Abdelmaĝid Tebbun iĝis prezidanto de Alĝerio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- "Milito devus malvenki, kaj la paco venki" - diris i.a. Volodimir Zelenskij en pretigita alparolo antaŭ futbala finalo en Kataro, kiun FIFA ne konsentis aperigi; Ukraina Aer-Armeo informis, ke nokte super Ukrainio estis paffaligitaj 30 el 35 senpilotaj aviadiloj-kamikazoj — du eksplodoj en kvartaloj de Kievo (uzataj de semajno el la nombro de 250, laste ricevitaj de Irano); lernantoj de 100 edukejoj de Kieva provinco lernas ĝustan konduton kaze de malkovro de danĝera objekto
- ĉefo de moldava spionagentejo informis pri tre ebla invado de Rusia armeo; en Minsko Putin interparolis kun Aljaksandr Lukaŝenka
Naskiĝoj
redakti- 1498: Andreas Osiander, germana luterana teologo, religia reformisto kaj erudiciulo (m. 1552)
- 1594: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio (m. 1632)
- 1676: Louis-Nicolas Clérambault, franca komponisto kaj orgenisto (m. 1749)
- 1683: Filipo la 5-a, reĝo de Hispanio (m. 1746)
- 1723: Susanne von Klettenberg, germana verkistino kaj diakono (m. 1774)
- 1734: Johann Augustin Wagner, germana filologo kaj pedagogo (m. 1807)
- 1772: David Ricardo, angla ekonomikisto (m. 1823)
- 1790: William Parry, angla velisto, esploristo de Arkto (m. 1855)
- 1791: Ludwig von Döderlein, germana filologo, profesoro pri klasika filologio (m. 1863)
- 1799: Gábor Barra, hungara litografo kaj ŝtondesegnisto (m. 1837)
- 1800: Józef Chodźko, pola topografo kaj geodeziisto, esploranto de Kaŭkazio (m. 1881)
- 1803: Samuel Friedrich Diez, germana pentristo (m. 1873)
- 1845: Henri Joseph Anastase Perrotin, franca astronomo (m. 1904)
- 1852: Albert Abraham Michelson, germana-usona fizikisto Nobelpremiita (m. 1931)
- 1861: Italo Svevo, itala verkisto (m. 1928)
- 1875: Mileva Marić, serba matematikistino kaj fizikistino, unua edzino de Albert Einstein (m. 1948)
- 1884: Antonín Zápotocký, ĉeĥa komunisto, prezidento de Ĉeĥoslovakio (m. 1957)
- 1886: Erna Kabdebó, hungara dramistino, deklamistino (m. 1972)
- 1891: Edward Raczyński, pola politikisto, diplomato, verkisto, prezidanto de Pollando en ekzilo (m. 1993)
- 1899: Martin Luther King, baptisma pastro, patro de Martin Luther King Jr. (m. 1984)
- 1900: Géza Féja, hungara verkisto, ĵurnalisto, pedagogo (m. 1978)
- 1902: Stojan Ĝuĝev, bulgara muzikologo, kunfondinto de pluraj Esperanto-grupoj, lekciisto de pluraj postmilitaj Someraj Universitatoj, redaktoro de "Bulgara Esperantisto", Honora Membro de UEA kaj de Bulgara Esperanto-Asocio, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kunfondinto de Internacia Scienca Akademio Comenius (m. 1998)
- 1904: Ferenc Fiala, hungara politikisto, skermisto, ĵurnalisto (m. 1988)
- 1906: Leonid Breĵnev, ŝtatestro de Sovetunio (m. 1982)
- 1910: José Lezama Lima, kuba verkisto (m. 1976)
- 1910: Jean Genet, franca romanisto kaj poeto (m. 1986)
- 1915: Édith Piaf, franca kantistino kaj aktorino (m. 1963)
- 1920: Ota Sklenčka, ĉeĥa aktoro, filo de geesperantistoj Otto Sklenčka kaj Božena Sklenčková, membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (m. 1993)
- 1921: Loránd Benkő, hungara lingvisto (m. 2011)
- 1929: Bob Brookmeyer, usona ĵazmuzikisto (m. 2011)
- 1929: Magda Muzsnay, rumania hungara ĵurnalistino, radioredaktorino (m. 2004)
- 1932: Bernhard Vogel, germana politikisto, ĉefministro de Turingio
- 1934: Pratibha Patil, unua prezidentino de Barato, guberniestrino de Raĝastano, membrino de Lok Sabha kaj Barata Nacia Kongreso
- 1938: Karel Svoboda, ĉeĥa komponisto kaj kantpoeto (m. 2007)
- 1941: Lee Myung-bak, prezidento de Sud-Koreio
- 1944: Richard Leakey, kenja paleoantropologo (m. 2022)
- 1949: Carlos Gomes Júnior, ĉefministro de Gvineo Bisaŭa
- 1953: Árpád Bartha, rumania hungara grafikisto, fotisto
- 1958: Limahl, brita popmuzika kantisto
- 1959: Maria Matios, ukraina poetino kaj verkistino, parlamentanino
- 1963: Til Schweiger, germana aktoro kaj reĝisoro
- 1972: Alyssa Milano, usona aktorino kaj kantistino
- 1980: Jake Gyllenhaal, usona kin-aktoro kaj produktoro
- 1983: Csaba Antal D., rumania hungara aktoro
- 1986: Ryan Babel, nederlanda futbalisto, rep-kantisto
- 1987: Karim Benzema, franca futbalisto
- 1991: Declan Galbraith, angla kantisto
Mortoj
redakti- 211: Publius Septimius Geta, romia imperiestro
- 401: Anastazio la 1-a, papo, sanktulo
- 1111: Algazelo, araba filozofo, juristo, astronomo, islama teologo, sufia mistikulo, aŭtoro de la polemikaĵo Nekohereco de filozofoj (n. 1058)
- 1122: Berardo da Teramo, itala episkopo, sanktulo, patrono de Teramo (n. 1099)
- 1370: Urbano la 5-a, franca benediktano, papo de Avinjono, beatigita (n. 1310)
- 1385: Bernabò Visconti, itala kondotiero kaj ŝtatestro (n. 1323)
- 1550: Johannes Caesarius, germana humanisto, filologo, erudiciulo, kuracisto, latinisto, helenisto kaj gramatikulo (n. 1468)
- 1614: Melchior Bischoff, germana protestantisma animzorganto kaj verkanto de eklezikantaj tekstoj (n. 1547)
- 1741: Vitus Bering, dana mar-esploristo (n. 1680)
- 1797: Francesco Sabatini, itala arkitekto (n. 1722)
- 1807: Friedrich Melchior Grimm, germana verkisto kaj diplomato (n. 1723)
- 1815: Benjamin Smith Barton, usona botanikisto, naturalisto kaj kuracisto (n. 1766)
- 1815: Christian Julius Wilhelm Mosche, germana pedagogo kaj rektoro (n. 1766)
- 1837: Gábor Barra, hungara ŝtondesegnisto (n. 1799)
- 1848: Emily Brontë, angla verkistino kaj poetino, enestanta en Angla Antologio (n. 1818)
- 1850: Caroline Junot, germana edukistino kaj lernejfondintino (n. 1799)
- 1851: Joseph Mallord William Turner, brita pentristo, pejzaĝisto, akvarelisto kaj gravuristo (n. 1775)
- 1907: György Bartók, hungara reformita episkopo, eklezia verkisto (n. 1845)
- 1911: Eleonore Heerwart, germana pedagogino kaj infanĝardenpionirino (n. 1835)
- 1915: Alois Alzheimer, germana psikiatro kaj neŭropatologo (n. 1864)
- 1916: Thibaw Min, lasta reĝo de Birmo (n. 1858)
- 1936: Juan de la Cierva, hispana pioniro de aviado (n. 1895)
- 1940: Kyösti Kallio, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (n. 1873)
- 1942: Oszkár Bárd, hungara kuracisto kaj verkisto (n. 1893)
- 1942: Adam Sztark, pola jezuito, justulo inter la popoloj, servisto de Dio, murdita (n. 1907)
- 1946: Paul Langevin, franca fizikisto, kreinto de teorio pri paramagnetismo kaj diamagnetismo (n. 1872)
- 1953: Robert Andrews Millikan, usona fizikisto Nobelpremiita (n. 1868)
- 1954: Ede Meggyes, hungara instruisto, eklezia tradukisto (n. 1912)
- 1954: Frans Gunnar Bengtsson, sveda verkisto (n. 1894)
- 1959: István Balogh, hungara notario kaj dramverkisto (n. 1876)
- 1962: Béla Kovrig, hungara politikisto, hungara/usona sociologo (n. 1900)
- 1962: Friedrich Vordemberge-Gildewart, germana pentristo (n. 1899)
- 1966: Ehm Welk, germana maristo, ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1884)
- 1969: Sándor Tompa, hungara aktoro (n. 1903)
- 1971: Ottavio la Mura, itala fervojisto kunfondinta en Torino filion de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (n. nekonata)
- 1975: René Maheu, franca filozofo, diplomato, ĝenerala direktoro de Unesko (n. 1905)
- 1980: Héctor José Cámpora, argentina dentokuracisto, prezidento de Argentino (n. 1909)
- 1996: Adomas Vaitilavičius, litova kuracisto, mikrobiologo, estrarano de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio, UEA-delegito, fakdelegito pri esperantologio kaj mikrobiologio, lekciisto en Universalaj Kongresoj kaj partoprenanto de preskaŭ ĉiuj Baltiaj Esperanto-Tendaroj, redaktoro de "Litova Stelo" kaj de Uniĝo (Unuiĝo) kaj Amikeco (n. 1915)
- 1996: Marcello Mastroianni, itala aktoro (n. 1924)
- 2000: György Györffy, hungara historiisto (n. 1917)
- 2000: Antal Végh, hungara verkisto (n. 1933)
- 2009: Kim Peek, usona erudiciulo eidetik-memora (n. 1951)
- 2011: Miklós Boskovits, hungara profesoro pri arthistorio (n. 1935)
- 2012: Nakazawa Keiji, japana bildliteraturisto (n. 1939)
- 2012: Peter Struck, germana politikisto kaj ministro (n. 1943)
- 2013: Herb Geller, usona ĵazmuzikisto, komponisto kaj aranĝisto (n. 1928)
- 2015: Kurt Masur, germana dirigento ligita kun opozicio en GDR (n. 1927)
- 2015: Erwin Reiter, aŭstra skulptisto (n. 1933)
- 2016: Andrej Karlov, rusia diplomato, ambasadoro en Sud-Koreio kaj Turkio, murdita (n. 1954)
- 2021: Robert H. Grubbs, usona kemiisto Nobelpremiita (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Anastazio la 1-a, papo
- Urbano la 5-a, papo
- Barato: Liberiga Tago de Goao, ekde 2020
La 19-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.