27-a de oktobro
dato
(Alidirektita el 27-an de oktobro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 27-a de oktobro estas la 300-a tago de la jaro (la 301-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 65 tagoj restas.
Je la 27-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- Romia Imperio
- 97: Romia imperiestro Nerva adoptis Trajanon, komencigante la periodon de adoptaj imperiestroj
- 312: Konstantino la Granda antaŭ la Batalo de Ponto Milvio (onidire) ekvidis krucon en la ĉielo kun la surskribo in hoc signo vinces (sub tiu ĉi signo vi venkos)
- 625: Honorio la 1-a iĝis papo
- 710: Nomadaj saracenoj invadis Sardinion
- 939: Edmundo la 1-a iĝis reĝo de Anglio
- 1275: Unua mencio pri Amsterdamo
- 1439: Reĝo Albreĥto la 2-a mortis post jaro da regado - anarkio sur la teroj de la Landoj de Krono ĉeĥa ekregis
- 1524: Francio eksieĝis Pavion
- 1553: Ĝenevo: hispana humanisto kaj sciencisto Miguel Servet bruligita de kalvinanoj kiel herezulo - kontraŭbatalata de inkvizicio pro kontraŭtriunuismo
- 1607: Haleja kometo aperis
- 1682: Pensilvanio: William Penn fondis la urbon Filadelfio
- 1807: Milito de Hispana Sendependiĝo: Francio kaj Hispanio subskribis en Fontainebleau la sekretan traktaton de Fontainebleau - rezulte de tio Portugalio estis dividita je tri ŝtatetoj
- 1838: Guberniestro de Misurio Lilburn Boggs ordonis, ke ĉiuj mormonoj forlasu la subŝtaton aŭ estu mortigitaj
- 1870: Francia-Prusia Milito: malvenko de Francio dum la sieĝo de Metz
- 1899: Germanaj astronomoj Friedrich Karl Arnold Schwassmann kaj Max Wolf malkovris tri asteroidojn: Eternito, Valentino kaj Natalio
- 1901: Pollando: en Katowice okazis recitalo de Ignacy Jan Paderewski
- 1904: Usono: unua linio de la metroo de Novjorko malfermiĝis ligante Malaltan Manhatanon kun Harlemo
- 1907: Ĉernova tragedio: sanga masakro en la lastaj tagoj de Aŭstrio-Hungario
- 1912: Unua Balkana milito: Tesaloniko liberiĝis - unuaj grekaj trupoj okupis la urbon post ĝia kapitulaco
- Unua Mondmilito
- 1914: Apud Irlando pro mara mino sinkis brita batalŝipo HMS Audacious, kion oni sekretigis dum kvar jaroj
- 1918: Propono de armistico flanke de aŭstra imperiestro Karolo la 1-a; Litova militista spionagentejo establiĝis
- 1916: Rusa astronomo Grigorij Neujmin malkovris asteroidon Kajo
- 1920: Sidejo de la Ligo de Nacioj translokiĝis de Londono al Ĝenevo, kie la Domo de Nacioj komencis konstruiĝi en 1929
- 1920: Konsilio de Ambasadoroj proklamis Gdańsk libera urbo
- 1922: Faŝista puĉo, nomata "Marŝo al Romo", komenciĝis – rezulte de ĝi Benito Mussolini transprenis regopovon en Italio
- 1924: Kreo de Turkmena Soveta Socialisma Respubliko, Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko kaj Taĝika Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko kaj kadre de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko estis establitaj du aŭtonomaj provincoj
- 1924: Unuaj tri brigadoj de la Korpuso de Lim-Protekto estis dislokitaj ĉe orienta ŝtatlimo de la Dua Pola Respubliko
- 1930: Tajvano: rezulte de atako de la armita taĉmento de aborigenoj de Tajvano pereis en Busha 132 japanoj, 12 tajvananoj kaj 215 personoj vundiĝis
- 1933: Hungario: ministro pri internaj aferoj malpermesis agadon de laboristaj korusoj kaj kanto-ĥoroj, konsiderante ilin influataj de komunistoj
- 1937: Brazilo: polico fermis sen formala akuzo por tri tagoj la sidejon de Brazila Spiritisma Federacio
- 1937: Solovecaj insuloj: unua tago de pafmortigado de 1111 malliberuloj de speciala destino en Sandarmoĥ fare de kapitano pri ŝtata sekureco, en tio de ukrainaj intelektuloj
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanoj arestis prezidanton de Varsovio kaj ties defendanton dum la invado en Pollandon - Stefan Starzyński; Militkrimoj: germana polico kaj Selbstschutz pafmortigis en Kaliska en Pomerio 136 polojn, en tio 48 militkaptitojn, kaj en Rudzki Most apud Tuchola 30 personojn; en Krakovo aperis la gazeto "Goniec Krakowski", kiu anstataŭis "Ilustrowany Kurier Codzienny", kaj aperis ĝis fino de la germana okupado; Soveta okupado de Pollando: laŭ permeso de Stalin litovaj trupoj eniris al Vilno, kiun Sovetunio transdonis al Litovio; en Lvovo Popola Asembleo de Okcidenta Ukrainio sin turnis al la Supera Soveto de Sovetunio kun peto pri akcepto al Sovetunio kaj enkorpigo al Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1940: Koncentrejo Mauthausen-Gusen: pereis instruisto Franciszek Czapla el Cieszyn kaj delegito al Silezia Sejmo Augustyn Łukosz el Zaolzie
- 1941: Holokaŭsto: germanoj pafekzekutis 1203 judojn de Vilno; pola ministro pri eksteraj aferoj en Londono Edward Raczyński kaj generalo Charles de Gaulle subskribis sekretan pakton pri agnosko de la Franca Komitato por la Nacia Liberigo flanke de la pola ekzila registaro; Orienta Fronto: en Donecka baseno germana 17-a armeo konkeris Kramatorskon; sur Krimeo 11-a Armeo rompis defendlinion sur Perekopa terkolo
- 1942: Operaco Reinhardt: dua germana deportado de judoj el Krakova geto al ekstermejo Bełżec (Distrikto Tomaszowski) kaj Aŭŝvico komenciĝis; Imperijapana Ŝiparmeo atingis venkon de Pirho kontraŭ Usono en la batalo ĉe insuloj Santa Cruz
- 1943: Pola Rezistomovado: komandanto de Pola Enlanda Armeo kreis el rifuĝintoj kaj internigitaj soldatoj de Pola Soldataro taĉmenton de Landa Armeo en Hungario cele de partopreno en universala insurekcio en Pollando, organizatan de kolonelo Stanisław Rostworowski; Pola ekzila registaro eldonis instrukcion por Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo pri la prilaboro de Operaco Tempesto; Slovenio: germanoj bruligis partizanan malsanulejon kun 21 vunditoj (en Občina Kočevje); sud-okcidenta Pacifiko: nov-zelanda 3-a Infanteria Divizio grundiĝis sur Salomonoj; nokte de la 27-a/28-a de oktobro soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Minsko, Kalinkaviĉi kaj Apostolove (Dnipropetrovska provinco)
- 1944: Pola Rezistomovado: 25-a infanteria regimento de Pola Enlanda Armeo tuttage batalis apud Zduńska Wola kontraŭ germanoj reprezaliantaj teritoriojn de Lodza provinco; venĝe pro murdo de du polaj familioj kaj 2 milicanoj fare de partizanoj de Ukraina Ribela Armeo, funkciuloj de pola milico masakris ĉirkaŭ 30 ukrainojn en Peresołowice (distrikto Hrubieszowski); germanaj fortoj konkeris Banská Bystrica, centron de rezisto en Slovakio - Slovaka nacia ribelo finiĝis; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo konkeris Uĵhorodon
- 1947: Grekio: 13 makedonoj el vilaĝo German, Lerin-regiono, estis mortkondamnitaj en Florino, akuzitaj pri kunlaboro kun partizanoj
- 1948: Stalinismo: ministro Teohari Georgescu ordonis areston de katolikaj episkopoj en Rumanio kaj subpremadon de Rumana grek-katolika eklezio, ligita kun Vatikano
- 1951: Joniga radiado estis unuafoje uzita en terapio de karcinomo
- 1952: Jigme Dorji Wangchuck iĝis reĝo de Butano
- 1955: Premiero de la usona filmo Ribelanto sen kaŭzo, reĝisorita de Nicholas Ray
- 1958: Unua prezidento de Pakistano Iskander Mirza estis faligita en militista puĉo post 20 tagoj ekde enkonduko de militjuro fare de si mem - armea generalo Aĝub Ĥan iĝis la dua prezidento
- 1961: Maŭritanio kaj Mongolio aniĝis al UN
- 1962: Kariba krizo: usona spionaviadilo Lockheed U-2 estis pafalterigita super Kubo, la piloto pereis
- 1969: En Stokholmo oni anoncis, ke Jan Tinbergen kaj Ragnar Frisch iĝis unuaj ricevontoj de la Nobel-Premio pri Ekonomiko
- 1970: Muzikalbumo Jesus Christ Superstar eldonita - bazo por la posta samnoma muzikalo
- 1971: Demokratia Respubliko Kongo eknomiĝis Zairo
- 1971: En malsanulejo en Trzebnica pola kirurgo d-ro Ryszard Kocięba faris unuan en Eŭropo sukcesan operacion de man-replanto
- 1979: Karibio: insularo Sankta Vincento kaj Grenadinoj fariĝis sendependa de Britio
- 1981: Svedio: soveta submarŝipo S-363 alfundiĝis apud Karlskrona - la incidento daŭris 10 tagojn
- 1982: Ĉinio anoncis ke la nombro de loĝantaro atingis miliardon
- 1986: Ekumenismo: en Asizo dum komuna preĝo renkontiĝis invititaj de Johano Paŭlo la 2-a reprezentantoj de diversaj religioj
- 1988: Prezidanto de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko Gustáv Husák anoncis amnestion pro la 70-a datreveno de fondo de la Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
- 1988: Prezidento Ronald Reagan ordonis malkonstrui novan ambasadejon de Usono en Moskvo post ektrovo de subaŭskultiloj
- 1989: Belorusa SSR iĝis teritorio sen nukleaj armiloj — laŭ sovet-usona traktato en milita bazo en distrikto Dzerĵinskij (nun en Minska regiono) lasta misilo SS-23 estis detruita
- 1990: Pollando: Belorusa Etnografia Muzeo malfermiĝis en Hajnówka
- 1991: Kun la disfalo de Sovetunio, Turkmenio fariĝis sendependa
- 1991: Pollando: unua plene libera parlamenta voĉdono post la falo de komunismo
- 1991: Ĝoĥar Dudajev iĝis prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio
- 1991: Kroatio: en Osijek fondiĝis 130-a brigado de kroata armeo
- 1996: Slovenio: unua Ljubljana maratono estis organizita
- 1998: Gerhard Schröder iĝis federacia kanceliero de Germanio
- 1999: Terorismo: armitaj viroj gvidataj de Nairi Hunanjan atakis Nacian Asembleon de Armenio, mortigante ĉefministron Vazgen Sargsjan, prezidanton de la Nacia Asembleo Karen Demirĝjan, kaj ses aliajn personojn
- 1999: Prezidanto de Litovio akceptis eksiĝon de la registaro gvidata de Rolandas Paksas kaj nomumis Irena Degutienė kiel ĉefministrinon
- 2000: Rolandas Paksas la duan fojon iĝis ĉefministro de Litovio
- 2002: Luiz Inácio Lula da Silva gajnis balotojn en Brazilo
- 2004: Basbalo: Boston Red Sox gajnis Mondan Serion
- 2005: Tumultoj en Francio komencitaj - pro morto ĉe elektra transformilo de du junaĝaj almigrintoj, forkurantaj antaŭ polica kontrolo
- 2008: Operaco de NATO kontraŭ piratoj de Somalio komenciĝis
- 2011: Michael D. Higgins gajnis prezidentan baloton en Irlando kun multe pli da voĉoj ol iu ajn politikisto en historio de la lando
- 2013: 38 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en serio da bombatencoj en Bagdado
- 2017: Katalunio deklaris sendependecon (de Hispanio)
- 2018: Kontraŭjudismo: usonano dum juda rito brit mila en sinagogo de Pittsburgh pafmortigis 11 personojn kaj vundis 6 antaŭ ol estis arestita
- 2019: Fondinto kaj gvidanto de Islama Ŝtato Abu Bakr al-Bagdadi mortigis sin kaj du infanojn dum la usona armea operaco en nordokcidenta Sirio
- 2020: Sveda esperantisto Johannes Genberg fondis esperantistan socian retejon MiaVivo.net.
Naskiĝoj
redakti- 1465: Erasmo de Roterdamo, nederlanda humanisto, filologo, filozofo, pedagogo (m. 1536)
- 1728: James Cook, brita esploristo de Pacifika Oceano, kapitano de la reĝa mararmeo (m. 1779)
- 1736: James Macpherson, skota poeto (m. 1796)
- 1759: Ferenc Kazinczy, hungara verkisto, renoviganto de la hungara lingvo kaj de literatura vivo, enestanta en Hungara Antologio (m. 1831)
- 1782: Niccolò Paganini, itala violonartisto, gitaristo kaj komponisto (m. 1840)
- 1793: Baldomero Espartero, hispana generalo kaj politikisto (m. 1879)
- 1816: János Gáspár, hungara pedagogo, lernolibroverkisto (m. 1892)
- 1822: Ludwig Bohnstedt, germana arkitekto (m. 1885)
- 1842: Clarence Bicknell, angla anglikana pastro, matematikisto kaj humanisto, partoprenanta UK 1905, adaptinto de E-verkoj brajlen, fondinto de Muzeo-librejo Clarence Bicknell en la itala urbeto Bordighera, kontribuanta al "La Revuo" kaj "The British Esperantist", tradukisto al esperanto de William Blake, Alfred Tennyson (m. 1918)
- 1845: Josef Václav Sládek, ĉeĥa poeto, tradukisto, redaktisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (m. 1912)
- 1853: Ernő Schannen, hungara arkitekto, tradukisto (m. 1916)
- 1858: Theodore Roosevelt, prezidento de Usono, Nobelpremiita (m. 1919)
- 1862: Hubert Gordon Schauer, ĉeĥa germanlingva literatura kritikisto (n. 1892)
- 1879: Péter T. Rátz, hungara pentristo (m. 1945)
- 1894: Fritz Sauckel, germana politikisto respondeca pri trudlaboro en Tria Regno (m. 1946)
- 1897: Endre Andor, hungara juristo kaj verkisto (m. nekonata)
- 1898: František Běhounek, ĉeĥa fizikisto, verkisto kaj polus-esploristo (m. 1973)
- 1902: Tibor Erdey-Grúz, hungara kemiisto-fizikisto, politikisto, profesoro (m. 1976)
- 1913: Otto Wichterle, ĉeĥa kemiisto, inventinto de kontaktlensoj (m. 1998)
- 1914: Dylan Thomas, kimra poeto kaj verkisto (m. 1953)
- 1914: Endre Bálint, hungara pentristo, grafikisto (m. 1986)
- 1918: István Hadobás, rumania hungara dramisto, novelisto (m 1998)
- 1921: Oldřich Černík, ĉeĥa politikisto, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio (m. 1994)
- 1922: Michel Galabru, franca aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (m. 2016)
- 1923: Gergely Márk, hungara ĝardenisto, rozselektigisto (m. 2012)
- 1925: Warren Christopher, usona juristo, diplomato kaj politikisto (m. 2011)
- 1929: Ferenc Hatházy, rumania hungara eldoneja redaktoro, kaj korektisto
- 1931: Werner Bormann, germana ekonomikisto, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio kaj de la Akademio de Esperanto (m. 2013)
- 1931: Nawal el Saadawi, egipta verkistino (m. 2021)
- 1932: Sylvia Plath, usona verkistino, sinmortigintino (m. 1963)
- 1934: Berta Boncza, hungara poetino, memuaristino (n. 1894)
- 1935: Éva Lakó, rumania hungara arkeologino, muzeologino
- 1935: Barnabás Szabó, rumania hungara grafikisto, muzeografo
- 1937: Júlia Bálint, rumania hungara bibliotekistino, armenologino
- 1937: János Ráduly, hungara etnografo
- 1939: John Cleese, angla aktoro, reĝisoro, komikulo, membro de la grupo Monty Python
- 1942: Janusz Korwin-Mikke, pola politikisto
- 1944: Bogdan Chazan, pola kuracisto, profesoro pri ginekologio, spertulo pri demografio
- 1945: Luiz Inácio Lula da Silva, prezidento de Brazilo
- 1950: András Kiss, rumania hungara poeto kaj biologo
- 1952: Francis Fukuyama, usona politika filozofo, kontribuinta al novkonservatisma doktrino, profesoro pri politika ekonomio
- 1952: Roberto Benigni, itala reĝisoro, scenaristo kaj aktoro
- 1954: Loes Demmendaal, nederlanda ekonomikistino kaj esperantistino, laborantino de la Centra Oficejo de UEA, komitatano A kaj Komitatano C de UEA, estraranino de UEA kaj de Institucio Hodler
- 1955: Ella Fátyol, rumania hungara grafikistino
- 1958: Edit Balogh, hungara tekstilartistino
- 1964: László Kántor, rumania hungara/hungara filmproduktisto
- 1968: Enikő Szőcsné Gazda, rumania hungara etnografino, muzeologino
- 1974: Szabolcs Szonda, rumania hungara poeto, verkisto kaj ĵurnalisto
- 1975: Csaba Zoltán Novák, rumania hungara historiisto
- 1978: Vanessa-Mae, ĉina violonistino, pop-muzika kaj klasika muzikistino
- 1980: Henriett Seth F., hungara aŭtisma verkistino kaj artistino
- 1981: Áron Xantus, rumanihungara filmreĝisoro, kameraisto
- 1984: István Betuker, rumania hungara pentristo
Mortoj
redakti- 925: al-Razio, persa kuracisto, alkemiisto kaj filozofo (n. 865)
- 939: Atelstano, unua anglosaksa reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 894)
- 1430: Vytautas, grandduko de Litovio, partoprenanto de la venka batalo de Grunwald kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj, subskribinto de la Unio de Horodło (n. 1350)
- 1439: Albreĥto la 2-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1397)
- 1449: Ulugbek, mongola sultano, matematikisto kaj astronomo, fondinto de observatorio en Samarkando, murdita (n. 1394)
- 1485: Rudolf Agricola, humanisto, erudiciulo, poeto, helenisto, latinisto, edukisto, muzikisto kaj organkonstruanto. (n. 1443)
- 1505: Ivano la 3-a, princo de Rusio (n. 1440)
- 1527: Johann Froben, svisa pentristo, libro-ilustristo, eldonisto, libristo kaj presisto (n. 1460)
- 1548: Johannes Dantiscus, pola-latina poeto, diplomata vojaĝisto, unua ambasadoro, reĝa sekretario, episkopo de Chełmno kaj Varmio (n. 1485)
- 1553: Miguel Servet, hispana-aragona teologo, kuracisto, kartografo kaj humanisto (n. 1511)
- 1561: Lope de Aguirre, hispana esploristo kaj konkistadoro de Sudameriko
- 1605: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de la Mogola Imperio (n. 1542)
- 1613: Gabrielo Báthori, reginto de Transilvanio, mortigita de hajdukoj (n. 1589)
- 1674: Hallgrímur Pétursson, islanda pastro kaj poeto, tradukisto de psalmoj kaj himnoj (n. 1614)
- 1700: Jean de Rancé, franca abato kaj fondinto de la trapistoj (n. 1626)
- 1716: Miklós Bethlen, hungara verkisto, kanceliero de Transilvanio (n. 1742)
- 1759: Konstancja Czartoryska, pola nobelino (n. 1695)
- 1845: Jean-Charles Peltier, franca fizikisto, malkovrinto de la principoj de termoelektra malvarmigo (n. 1785)
- 1847: Alexandre Deschapelles, franca ŝakludisto, neoficiala mondĉampiono (n. 1789)
- 1858: Ida Pfeiffer, aŭstra vojaĝistino, aŭtorino de vojaĝlibroj (n. 1797)
- 1874: Karl Ludwig Grotefend, germana historiisto, spertulo pri antikvaj verkoj (n. 1807)
- 1884: Sándor Veress, hungara inĝeniero (n. 1828)
- 1901: Carl Karlweis, aŭstra verkisto (n. 1850)
- 1909: George Cox, angla majorgeneralo kaj esperantisto, eldonisto de la tradukoj de Mil kaj unu noktoj (n. nekonata)
- 1917: August Wilmanns, germana filologo kaj bibliotekisto (n. 1833)
- 1918: Aleksandr Protopopov, rusa politikisto, ministro de la Rusia Imperio, ekzekutita (n. 1866)
- 1921: Yan Fu, ĉina oficiro de mararmeo, sciencisto kaj tradukisto, rektoro de Pekina Universitato (n. 1854)
- 1935: Győző Rácz, rumania hungara filozofo, kritikisto, redaktoro (n. 1989)
- Granda Teroro:
- 1937: Ernest Drezen, latva kaj sovetia inĝeniero, sciencisto, interlingvisto kaj esperantologo, prezidanto de Esperanto-asocio "Espero" en Peterburgo, kuniniciatinto de la Esperanta Sekcio de la Tria Komunista Internacio, ĝenerala sekretario de Sovetrespublikara Esperantista Unio, fondinto de Internacio de Proleta Esperantistaro, aŭtoro de Historio de la Mondolingvo, Analiza Historio de Esperanto-Movado aŭ Skizoj pri Teorio de Esperanto, ekzekutita (n. 1892)
- 1937: Majk Johannsen, ukraina poeto, prozisto, tradukisto, lingvisto, poligloto, reprezentanto de pafmortigita renesanco, enestanta en "Ukraina Stelo" (n. 1895)
- 1937: Natano Futerfas, sovetia esperantisto kaj anarĥiisto, aktiva en la laborista movado en Lodzo kaj en Sennacieca Asocio Tutmonda, kunkreinto de internacia literatur-socia revuo "La Nova Epoko", rete legebla en Esperanto ("Sennacieca Revuo"), ekzekutita (n. 1896)
- 1940: Edward Stamm, pola matematikisto, logikisto, filozofo, adepto de latino sen fleksio (n. 1886)
- 1943: Richard Geoghegan, angla filologo, pioniro de Esperanto, tradukisto de Unua Libro, enestanta en Unua adresaro de esperantistoj (n. 1866)
- 1951: Sándor Bechnitz, rumania hungara ĵurnalisto, kritikisto, novelisto (n. 1888)
- 1954: Franco Alfano, itala komponisto kaj pianisto (n. 1875)
- 1962: Enrico Mattei, itala politikisto kaj entreprenisto, murdita (n. 1906)
- 1964: Willi Bredel, germana verkisto (n. 1901)
- 1968: Lise Meitner, aŭstra fizikistino, aŭtorino de la termino fisio, kunmalkovrintino de la izotopo de protaktinio (n. 1878)
- 1974: Rudolf Dassler, germana entreprenisto (n. 1896)
- 1978: Rudolf Palocsay, rumanihungara biologo, ĝardenisto (n. 1900)
- 1981: Nico Dostal, aŭstra komponisto (n. 1895)
- 1982: Pál Gergely, hungara bibliotekisto kaj literaturhistoriisto (n. 1902)
- 1988: Rudolf Haferkorn, germana inĝeniero pri elektrotekniko, gvidanto de la Terminologia Sekcio de Internacia Scienca Asocio Esperanta, membro de la Akademio de Esperanto, kunlaborinto de PIV, kunaŭtoro de Internacia komerca-ekonomika vortaro, kontribuinto al Slipara Vortaro (n. 1896)
- 1991: Andrzej Panufnik, pola komponisto kaj dirigento (n. 1914)
- 1992: Jan Legowicz, pola pedagogo, filologo, profesoro, historiisto (n. 1909)
- 2000: Lída Baarová, ĉeĥa aktorino flirtanta kun Joseph Goebbels (n. 1914)
- 2005: Zoltán Hervai, rumania hungara pentristo (n. 1919)
- 2006: József Gregor, hungara operkantisto (baso kaj basbaritono), kaj reĝisoro (n. 1940)
- 2010: Néstor Kirchner, prezidento de Argentino, ĝenerala sekretario de la Komunumo Sudamerika de Nacioj (n. 1950)
- 2011: James Hillman, usona psikologo (n. 1926)
- 2015: Ewa Bondar, pola esperantistino, instruistino de Pola Esperanto-Asocio laŭ Cseh-metodo, honora membro de Internacia Esperanto-Instituto, lernantino de Audrey Childs-Mee kaj kunlaborantino de Mila van der Horst-Kolińska (n. 1922)
- 2015: Ayerdhal, franca sciencfikcia verkisto (n. 1959)
- 2019: Vladimir Bukovskij, soveta disidento (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Frumencio, fondinto de Etiopia Ortodoksa Eklezio
- Grekio: Tago de Flago, 1978
- Nacia tago en Sankta Vincento kaj Grenadinoj, tago de la sendependiĝo (1979)
- Nacia tago en Turkmenio, tago de la sendependiĝo (1991)
- Monda Tago de Sona-Vida Heredaĵo - proklamita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj sub patroneco de Unesko, 2007
La 27-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.