Crissier
Crissier estas komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 7318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Crissier | |
---|---|
Blazono de Crissier | |
Kafejo komunuma domo en Crissier | |
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Okcidento Laŭzana |
Koordinatoj | 46° 33′ 14″ N 6° 34′ 36″ O / 46.55389 °N, 6.57667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 14″ N 6° 34′ 36″ O / 46.55389 °N, 6.57667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 7318 |
Areo | 5,51 km² |
Alteco | 467 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1023 |
Komunumkodo | 5583 |
Situa mapo de Crissier | |
Geografio
redaktiLa komunumo Crissier situas en la sudo de la Vaŭda Mezlando, proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, proksimume 5 kilometrojn sude de la Lago Lemano. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,51 km², de kiuj 25,9% estas kovritaj de arbaro, 25,5% servas por agrikulturo kaj 48,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Crissier limas en nordo al Sullens, en nordoriento al Cheseaux-sur-Lausanne, en oriento al Jouxtens-Mézery, en sudoriento al Renens, en sudokcidento al Ecublens, en okcidento al Bussigny-près-Lausanne, en nordokcidento al Villars-Sainte-Croix, kaj en nordnordokcidento al Mex.
Trafiko
redaktiTra Crissier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A1, kiu disponas pri alveturejo sur la komunuma teritorio. La stacidomo de Renans situas rekte sude de la komunuma limo. La komunumo mem per la loka busreto de Laŭzano estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Crissier datiĝas el la jaro 1199 kiel Crissiaco. Ja dum la bronzepoko en la 2-a kaj 3-a jarmilo antaŭ Kristo en Crissier ekzistis setlejo sur la tereno sur Châtelard. Dum romia epoko apud Crissier pasis romia armevojo. Estis trovitaj restaĵoj de romia vilao sur la komunuma teritorio. Dum mezepoko Crissier estis feŭdo de la katedrala kapitolo de Laŭzano. En la jaro 1595 Crissier estis akirita de Isbrand de Crousaz kaj fariĝis aparta senjorujo. En la jaro 1732 Berno reprenis la feŭdon kaj submetis la komunumon al la Voktejo Laŭzano. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la administra reformo de 2006, kiu efektiviĝis la 1-a de januaro 2008 Crissier apartenis al la Distrikto Laŭzano. Ek de 2008 ĝi estas parto de la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Crissier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)