Frankoj
Tiu ĉi artikolo temas pri la antikvaj triboj de la frankoj. Por la signifo “franco”, vidu Francujo. |
La Frankoj estas grupo de ĝermanaj triboj, kiuj loĝis en la unua jarcento en la suba valo de Rejno (la fontoj mencias ilin unuafoje dum la jaro 258, kiam regis la romia imperiestro Probo). Ili laŭgrade penetris Gaŭlion kaj ekloĝis sur la dekstra parto de Rejno dum la 3-a jarcento. Post la kolapso de Romio en la 5-a jarcento, ili konkeris tutan Gaŭlion kaj Klodvigo la 1-a fondis la Frankan Imperion (vidu Merovidoj). En la teritorio de la hodiaŭa Germanio dum pluraj generacioj la Frankoj batalis kontraŭ la konkurenca ĝermana tribaro saksoj, sed dum la regado de Karolo la Granda la frankoj venkis la konkurantan tribaron. La moderna Francio prenis de la Franka Imperio sian nomon.
Frankoj | |
---|---|
historia etno | |
Ĝermanoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
Jam dum la 5-a jarcento la frankoj kultivis kampon kaj bredis bestojn. La agroj estis en komuna kultivado. Parto de la tribaro asimiliĝis al la gaŭloj, kaj el ambaŭ gentoj iĝis komuna nord-francia popolo. Alia parto de la frankoj asimiliĝis al la Ĝermanoj.
Galerio
redakti-
Okcidenta Eŭropo, 870: La imperio de Karolo la Granda pluvivis post lia morto kaj kovris la plejparton de okcidenta Eŭropo inter 795 kaj 843, kiam kontrakto dividis ĝin inter liaj nepoj: la centra kaj suda Frankio (verde) regiĝis de Lotaro la 1-a, la okcidento (flave) de Ludoviko la Germano kaj la oriento (ruĝe) de Karolo la Kalva.
-
Statuo de la franka imperiestro Karolo la Granda en Frankfurto ĉe Majno.