Govaert Flinck
Govert (ankaŭ Govaert) Flinck (n. 25-a de januaro 1615 en Kleve; m. 2-an de februaro 1660 en Amsterdamo) estis nederlanda ĝenro-, historio- kaj portretopentristo kaj desegnisto.
Govaert Flinck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Govert Teuniszoon Flinck |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1615 en Kleve |
Morto | 2-an de februaro 1660 (45-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Familio | |
Infano | Nicolaes Anthoni Flinck (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo vidartisto |
Verkoj | Girl by a High Chair Portrait of a man Portrait of a 44-year-old man |
En la jaro 1629 Flinck ricevis unuajn lecionojn de Lambert Jacobsz en Leeuwarden. Proksimume en 1632 li iris al Amsterdamo, kie li ĝis 1635 ricevis desegno- kaj pentrolecionojn de Rembrandt van Rijn kaj laboris por Hendrick van Uylenburgh. Ties stilon li treege proprigis al si, tiel ke liaj bildoj el inter tiuj de ĉiuj lernantoj de Rembrandt, escepte tiujn de Eeckhout, estas la plej similaj al tiu de la majstro. Poste li verkis memstare.
Flinck jam dumvive estis altrespektata artisto. Liaj portretoj trovis en la amsterdama altburĝaro same kiel ĉe la reĝa kortego altan renomon. La elektoprinco Frederiko Vilhelmo de Brandenburgio kaj princo Moritz von Nassau pentrigis lin multajn bildojn, prefere portretojn. En la jaro 1652 li ricevis civitanajn rajtojn en Amsterdamo.
Li pentris historiojn: Isaak benas Jakobon (1638, en Rijksmuseum en Amsterdamo); Abraham, forpuŝante Hagar-an (en Berlino); la anĝelo, anoncante la naskiĝon de Kristo (en Louvre je Parizo, k. a.), ankaŭ ĝenrobildojn, ekz. la gardoĉambro (en Munkeno); lia ĉefa agado tamen estis la pentrado de portretoj.
Jam en la aĝo de 22 jaroj li je tio verkis perfekte, kiel pruvas la portreto de junulo en la Ermitejo de Sankta Peterburgo. Sur la supro de sia majstreco li montriĝas en la regentobildo el 1642 (en la urbodomo je Amsterdamo); elstara ankaŭ estas la granda pafistobildo kaj lia pentraĵo pri la pacosolenaĵo okaze de la Vestfalia Paco, ambaŭ el 1648 kaj en Rijksmuseum je Amsterdamo. Govert Flinck estis amika kun la fratoj Cornelis kaj Andries de Graeff same kun familio Six. Sub la regenteco de familio De Graeff Flinck ricevis multajn mendojn kaj honorigojn, ekzemple li kreis kelkajn bibliajn scenojn por la amsterdama urbodomo Paleis op de Dam.
Laŭstile liaj pentraĵoj komence tre similas al tiuj de Rembrandt, kiel montras ankaŭ la supraj fotoj. Proksimume 1642 li deŝovis, ja sub la impreso de la sukceso de la flandra pentrarto de Anthonis van Dyck kaj Peter Paul Rubens, la influon de sia instru-majstro. Lia farboplato heliĝas kaj fariĝas pli multkolora, per kio liaj bildoj efikas pli serenaj kaj plaĉaj.
Kiel Rembrandt Flinck ankaŭ estis pasia kolektanto de gipsmuldaĵoj laŭ antikvaj bildoj, pentraĵoj, mandesegnaĵoj kaj kuprogravuraĵoj, por kiuj oni pagis post lia morto proksimume 12.000 guldenojn. Ankaŭ lia filo Nicolaes Anthoni Flinck posedis abundan kolekton, kiu transiris post lia morto al la duko de Devonshire.
Verkselekto
redakti- La pafistoj, 1642, tolo, 203×278 cm. Amsterdamo, Rijksmuseum.
- Pacosolenaĵo, 1648, tolo, 265×513 cm. Amsterdamo, Rijksmuseum.
- Preĝo de Salomono, 1658, tolo, proksimume 300×200 cm. Amsterdamo, Koninklijk Paleis.
- Golgoto, 1649, ligno, 119×90 cm. Bazelo, Kunstmuseum.
- Isaako benas Jakobon, tolo, 117×141 cm. Amsterdamo, Rijksmuseum.
- Samuel Manasse Ben Israel (Oval), 1637, ligno, 75×59 cm. Hago, Mauritshuis
- Anoncado al la paŝtistoj, 1639, tolo, 155×196 cm. Parizo, Musée National du Louvre.
- Bildo de Margareta de Tulp kiel fianĉino, tolo, 138x104 cm, Schloss Wilhelmshöhe, Kassel
Literaturo
redaktiCarl von Lemcke: Flinck, Govert. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 7. Duncker & Humblot, Leipzig 1877, S. 122 f.