IJK 1990
La 46-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 22-a ĝis la 29a de julio 1990 en la loĝloko Playa Girón en Kubo. La kongreson partoprenis 153 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.
IJK 1990 | ||
---|---|---|
Loko | Playa Girón, Kubo | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.
Dum tiu IJK, la estraro de TEJO akceptis pro ĝia ekstrema populareco en la junulara esperanto-kulturo la kanton La Bamba kiel oficialan himnon de TEJO.[1] Tiu decido estis nuligita de alia estraro kelkajn jarojn poste.
Laŭ rememoroj de tiama kongreseja dungito rakontitaj en la jaro 2010, multaj el la partoprenintoj de la IJK en 1990 severe malsaniĝis pro malpura akvo.[1]