Johann Georg Fincke
Johann Georg FINCKE, ankaŭ Fink, Finke (* proksimume 1680; entombigita la 26-an de majo 1749 en Saalfeld) estis germana orgenkonstruisto.
Johann Georg Fincke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1680 |
Morto | 26-an de majo 1749 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo |
Vivo
redaktiEstas necerte, ĉu la patro de Fincke, Christian Fincke, jam estis orgenkonstruisto. Eblas, ke Fincke laboris kune kun Georg Christoph Stertzing ĉe la orgeno de la urbopreĝejo en Jena. Almenaŭ li loĝis kelkajn jarojn en Jena. En 1709 li transloĝiĝis al Saalfeld por la konstruado de la orgeno en la tiea urbopreĝejo. Ĉi tiun orgenon kontrolis Johann Nicolaus Bach. En 1719 Fincke ricevis privilegion.
Ekde 1720 Johann Georg Fincke laboris ĉefe en Gera. Ĉar li tie akiris la civitanecon, oni povas supozi translokigon de la metiejo. Lian orgenon starigitan en la tiea Johano-Preĝejo ekzamenis neniu malpli grava ol Johann Sebastian Bach. Li pretigis pozitivan ekspertizon pri ĉi tiu instrumento ekipita per multaj teknikaj kaj sonaj apartaĵoj.
En 1726 Fincke ekloĝis en Neustadt an der Orla. Tie li ankaŭ estis ricevinta komision por la konstruado de granda orgeno. Tamen lia restado en Neustadt ŝajne estis nur nedaŭra. Poste li denove estis en Saalfeld.
La filo de Fincke, Johann Georg, transprenis la metiejon post la morto de la patro.
Verkoj
redaktiJaro | Loko | Preĝejo | Bildo | Manualoj | Registroj | Rimarkoj |
---|---|---|---|---|---|---|
1701 | Buttstädt | Finkonstruado de la orgeno komencita far Peter Herold | ||||
1703 | Apolda | Kompletado de la orgeno | ||||
1703 | Oberweimar | |||||
1707 | Camburg | |||||
1707 | Jena | Vierzehnheiligen | Konserviĝinta | |||
1708 | Gumperda | |||||
1709–1714 | Saalfeld | Johano-Preĝejo | ||||
1713 | Schwarzburg | Kastelopreĝejo | ||||
1715 | Gera | Johano-Preĝejo | ||||
1716 | Altenbeuthen | |||||
1718 | Hoheneiche | |||||
1720 | Gera | Savanto-Preĝejo | ||||
1722-24 | Gera | Johano-Preĝejo | ||||
Gera | Orfejo | |||||
Gera | Johano-Preĝejo, malgranda orgeno | |||||
1726 | Neustadt an der Orla | Konserviĝinta | ||||
1729 | Gräfenthal | |||||
1730 | Großneundorf | |||||
Wallendorf | ||||||
1745 | Kopitzsch | |||||
Schmieritz | ||||||
1748 | Lehesten | |||||
ekde 1749 | Schmiedefeld am Rennsteig | Finfarita de Wolfgang Heinrich Daum el Coburg |
Literaturo
redakti- Torsten Sterzik: Johann Georg Fincke, der Saalfelder Orgelbauer. Ein bedeutender Meister der Bachzeit. In: Thüringer Orgeljournal. Arnstadt, 1999
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.kirche-in-schleiz.de/neustadt/info/orgel.htm Arkivigite je 2010-03-27 per la retarkivo Wayback Machine