Johann Karl Eduard Schwarz

germana teologo

Johann Karl Eduard SCHWARZ (naskiĝinta la 20-an de junio 1802 en Halle, mortinta la 18-an de majo 1870) estis germana teologo. Estis li kunfondinto de la Societo pri Turingia Historio.

Post frekvento de la lernejo ĉe Franckesche Stiftungen li studis teologion en Halle, i.a. ĉe la instruistoj Wegscheider kaj Gesenius. Ekdeĵoris li en Magdeburgo ĉe la instruadejo Nia kara Sinjorino. Poste li paroĥestris en Altenweddingen (Sülzetal); universitate jam li komencis studi librojn de Friedrich Schleiermacher. Predikado lia estis tre ŝatataj. En 1829 li fariĝis superintendanto en Jena, kie li ankaŭ universitate docentadis. En 1844 oni nomumis lin orda profesoro pri praktika teologio; vokiĝojn al Oldenburg (1834), Hamburgo (1835, 1851 kaj 1855), Bremeno (1836), Leipzig (1837), Sankt-Petersburgo (1839), Heidelberg (1846) kaj Vroclavo (1856) li ne sekvis.


Altlerneje li responsis pri lernigo de neteoria animzorgado. Predikoj laŭ li estu enhavoplenaj kaj kredo-kreantaj kaj kelkaj de li mem estis presitaj (ekz. en 1837 en Jena). Tamen li preferis la rektan, vivan eksplikon de la Biblio, ne teorian presitaĵon. Ĉar li estis de 1849 sekreta eklezikonsilisto, li povis fruktodone evoluigi la nivelon de predikado kaj liturgiaĵoj en la vajmara duklando. Manlibro por tio estis Evangelisches Kirchenbuch (1860 kaj 1863). Por Schwarz gravis ankaŭ bona interkonsento inter ekleziaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj. Prelegoj liaj estis pri homiletiko, katekismo kaj etiko. Alia manlibro por estontaj pastoroj titoliĝis Denkschriften (1835 kaj 1839).

Malpli daŭripovaj estis liaj edifaj prozaĵoj. Li verkis artikolojn por la unua eldono de Herzogs Realencyklopädie für protestantische Theologie und Kirche kaj por la periodaĵo "Jenaer Allgemeine Literaturzeitung" (ĝis ties malfondo en 1848). Helpante la fondon de la nesekulara gazeto "Protestantische Kirchenzeitung" li retiriĝis en 1857 de artikolfarado por ĝi pro alia opinio koncerne la rilaton inter ŝtato kaj eklezio.


Lia plej grava faklaboraĵo estis Das erste Jahrzehnt der Universität Jena (1858), kun detala raporto pri malsamo de antaŭkondiĉoj rilataj al la universitatfondo en Wittenberg respektive en Jena. Ĉi-kuntekste li ankaŭ okupiĝis pri Nikolaus von Amsdorf; la volon krei fakverkon pri Amsdorf li jam ne povis plenumi. En 1865 li devis retiriĝi de ĉiuj publikaj postenoj pro nerva malsano.

Tschackert, Paul: "Schwarz, Johann Karl Eduard" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 33 (1891), p. 232-233

Eksteraj ligiloj

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy