Kabo de Bona Espero

Kabo de Bona Espero (afrikanse Kaap die Goeie Hoop) estas ŝtona montopinto sur la suda pinto de la Kablanda duoninsulo, en la sudafrika regiono Okcidenta Kablando.

Kabo de Bona Espero
kabo, terpinto [+]
Situosudafrika, Okcidenta Kablando
- koordinatoj34° 21′ 29″ S, 18° 28′ 19″ O (mapo)-34.35805555555618.471944444444Koordinatoj: 34° 21′ 29″ S, 18° 28′ 19″ O (mapo)

Kabo de Bona Espero (Okcidenta Kablando)
Kabo de Bona Espero (Okcidenta Kablando)
DEC

Kabo de Bona Espero (Sud-Afriko)
Kabo de Bona Espero (Sud-Afriko)
DEC
Map
Kabo de Bona Espero
Vikimedia Komunejo:  Cape of Good Hope [+]
vdr

Ĝin alrigardis unuafoje (pri kiu oni scias) la portugala ŝipisto Bartolomeu Dias en 1488, post kiam esploris sudajn bordojn de Afriko. Laŭ la samepokaj raportoj, Dias nomumis ĝin unuafoje Kabo de la Tempestoj, sed la portugala reĝo Johano la 2-a baptis ĝin al Bonespera Kabo, kiu vidis la malkovron bona signo, ĉar li supozis, ke Hindio estas atingebla per ŝipo el Eŭropo. Aliaj fontoj donas la baptadon al Dias.

La regiono famas pro la tempesta vetero kaj bruanta maro, kie renkontiĝas la varma Mozambik–Agulhas-marfluo (el la Hinda oceano) kaj la malvarma Benguelamarfluo de la antarkto.

Sur la montopinto — kiu apartenas al la Naturprotekta Areo Bonespera Kabo, fondita en 1939 — kreskas heboj kaj malaltaj arbustoj. Du kilometrojn oriente de la Bonespera Kabo, ĉe Cape Point troviĝas lumturo.

Vidu ankaŭ

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy