La koncilio de Vieno (france Concile de Vienne), kunvokita de la papo Klemento la 5-a, kunvenis inter oktobro 1311 kaj majo 1312 por diskuti pri la estonteco de la ordeno de la Templo.

Koncilio de Vieno
sinodo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 16-a de oktobro 1311 vd
Fino 6-a de majo 1312 vd
Antaŭe Dua koncilio de Liono vd
Poste Koncilio de Konstanco vd
Lando(j) Dofineo vd
Situo Vienne
vdr
Ekzekuto de templanoj

Kunteksto

redakti

Ĉio komenciĝis en 1307 kiam la reĝo de Francujo, Filipo la 4-a, timante la potencon de la templanoj kaj la malbonstaton de la reĝaj financoj, decidis neniigi la ordenon de la Templo.

Tial la 13-an de oktobro 1307, li arestigis samtempe en la tuta reĝlando la templanojn. Dum unuaj pridemandoj la kaptitoj torturitaj konfesis interalie kraĉon sur la krucon, adoron de idoloj, sodomion, ...

Ĉio ĉi okazis sen rilato al la papo, de kiu ili ja dependis. Klemento la 5-a loĝis tiam en Carpentras proksime de Avignon. Surprizita de la arestoj, sed skuita pro la multaj konfesoj, eldonis la papan buleon Pastoralis praeminentiae, kiu ordonis la areston de ĉiuj templanoj.

Nur la papo rajtis decidi pri ilia sorto. Per la buleo Faciens misericordiam de la 12-a de aŭgusto 1308, li kreis diocezajn komisionojn por enketi pri la agadoj de la templanoj kaj papajn komisiojn por juĝi la ordenon de la Templo. Tiuj papaj komisionoj raportis dum ekumena koncilio kunvokita en Vieno, en la departemento Isère en 1310.

Bibliografio

redakti

Referencoj

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy