La Praktiko, 'La gazeto, kiu instruas kaj amuzas' aperis de 1932 ĝis 1941 kaj, subtitolite La Gazeto de la Mondpopolo, de 1946 ĝis 1970.

La Praktiko
revuo
Periodeco monate

Lando Nederlando
Urbo Hago
Publikigisto Internacia Cseh-Instituto
Establodato 1932
Ĉesigita publikado 1970

vdr

Antaŭ la milito ĝi aperis monate kaj havis 12-16 paĝojn en formato 31x24 cm. La eldoninto estis la Internacia Cseh-Instituto en Hago (Nederlando) kaj la redaktoro Andreo Cseh. La tiamaj konstantaj rubrikoj estis: Lernu per la eraroj!; Al la venko; La mondo ridas; La mondo estas interesa; Informoj; Konkursoj; Grafologio; Korespondu. Ĝi enhavis multajn fotojn pri la Esperantista vivo. Ĉar la Esperanto-gazetaro en aliaj eŭropaj landoj en la 1930-aj jaroj pli kaj pli mutiĝis dum La Praktiko eltenis ĝis 1941, ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas interesa fonto pri la historio de la Esperanto-Movado en tiu epoko. Tiel ekzemple ĝi raportis en 1936 sub la titolo: "La germana registaro kontraŭ Esperanto": »La germanregna ministro Hess .. malpermesis al ĉiuj membroj de la nacisocialista partio .. aparteni al iu artlingva organizaĵo. .. La entrepreno "Heroldo de Esperanto" intencas transiri en alian landon ..« (La Praktiko, 1936/5 (53), p. 11, 1-a kol.).

En 1946, Universala Ligo transprenis la eldonadon de la gazeto. Ĝi reaperis kun la antaŭa celo, instigi al praktikado de Esperanto, ligi al la Movado kaj doni facilajn legaĵojn "post la kurso". Aldone, ĝi nun celis disvastigi mondfederismon, kion indikis ankaŭ ĝia nova subtitolo "La gazeto de la mondpopolo".

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy