Liuto

muzikilo
(Alidirektita el Liutisto)
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Liuto estas pinĉata, arab-devena (originala araba vorto arabe العود, al'ûd) kordinstrumento kiu ofte havas fretojn sur la fingrotabulo kaj ronda sonskatolo. Ĝi havas kompleksan historion, kaj oni pensas ke ĝi evoluis el antikva persa instrumento nomata barbato, sed ĝi ankaŭ similas la samtempa instrumento, al-ud. La vortoj luteo kaj al-ud devenas la arablingva "al'ud" kiu signifas "la ligno" – malestimiga termino uzata de frua islamanoj pri variaj muzikinstrumentoj.[1]

Liuto

Historio

redakti

Ĝi venis al Eŭropo dum mezepoko kaj atingis normigitan formon dum muzika renesanco (5 duoblaj kaj unu sola kordo(j)). Konataj majstroj estis unue en Italio, poste Aŭstrio kaj Hungario (Hans Neusidler kaj Valentin Bakfark) kaj poste el Anglio (John Dowland), ankaŭ Francio komence de la 17-a jarcento.

La 17-a jarcento pligrandigis liuton kaj donis al ĝi plusajn kordojn. En baroka epoko, ĝi havis ĝis 8 kordo-parojn kun 3 basaj kordoj (Chitarrone) kaj ĝi uzeblis por akompano de kantado en opero.

Ekde la mezo de la 17-a jarcento malaperis liuto kiel praktika instrumento.

Similaj muzikiloj ekzistas ankaŭ kiel folkloraj instrumentoj en diversaj landoj, ankaŭ kiel klasikmuzikiloj, kiel, en Ĉinio la pipa.

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy