La Lomonosova Kresto (ruse Хребет Ломоносова, dane Lomonosovryggen) estas malkutima subakva kresto de kontinenta terkrusto en la Arkta Oceano. Ĝi etendas 1800 km inter la Novaj Siberiaj Insuloj ĉe la centra parto de la oceano al la insulo Ellesmere de la Kanada Arkta Insularo.[1] La larĝo de la Lomonosova Kresto varias el 60 al 200 km. Ĝi staras je 3300 al 3700 super la 4200 m profunda marfundo. La minimuma profundo de la oceano ĉe la kresto estas malpli ol 400 m.[2] Deklivoj de la kresto estas relative krutaj, rompitaj de kanjonoj, kaj kovrita de tavoloj el silto.

Ĉefaj batimetri/topografiaj trajtoj de la Arkta Oceano. La Lomonosova Kresto menciata anglalingve kiel Lomonosov Ridge vertikale inter centra kaj dekstra areoj.

La Lomonosova Kresto estis unuafoje malkovrita de soveta alt-latituda ekspedicio en 1948 kaj estas nomita laŭ Miĥail Lomonosov. Tiu nomo estis aprobita de la GEBCO Sub-komitato pri Submaraj Trajtonomoj (SCUFN).[3]

Referencoj

redakti
  1. CBC News. Broken ship halts Russian expedition to claim Arctic seabed. 25a de Julio 2007. Alirita la 25an de Julio 2007.
  2. GEUS 2014, page 12
  3. IHO-IOC GEBCO Gazetteer (PDF). Internacia Hidrografia Organizo/Interregitsra Oceanografia Komisiono (Septembro 2007). Alirita 24a de Majo 2008 .

Bibliografio

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy