Retpirato aŭ kodrompisto (angle: cracker) estas persono kiu tra loka retointerreto atingas malproksimajn komputilojn kaj damaĝas ilian enhavon, programojn, aŭ nelice uzas ilin por propraj celoj.

Oni ne konfuzu retpiraton kun kodumulo (angle: hacker). Retpiratoj estas malbonintencaj, kaj kodumuloj volas male kontribui pozitive al plibonigo de sistemoj, montrante kie cimoj troviĝas.

Regas en la publika opinio la ideo ke iu ajn komputilo ligita al interreto (eĉ de la registaro) estas senprobleme alirebla de retpiratoj. Tiu ĉi ideo datiĝas de la 1980-aj jaroj, kiam komputiloj estis grandskale enkondukitaj kaj la graveco de sekurigo estis forte subtaksita. Eĉ junuloj siatempe sukcesis aliri komputilajn retojn de militistoj. Nuntempe tamen plej multaj sistemoj estas vere bone sekurigitaj kaj malofte piratoj plu havas aliron.

Vidu ankaŭ

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy