Floriano de Lorch

(Alidirektita el Sankta Floriano)
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Floriano (naskita en Cannabiaca, nun Zeiselmauer, mortinta la 4-an de majo 304 en Lauriacum, nun Enns-Lorch) estis romia oficisto. Li konvertiĝis al kristanismo kaj mortis kiel martiro.

Sankta
Floriano
S-ta Floriano kiel fajroestingisto
S-ta Floriano kiel fajroestingisto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 249 (0249-11-30)
en Cannabiaca, nun Zeiselmauer
Morto 4-an de majo 304
en Lauriacum, nun Enns-Lorch en Supra Aŭstrio
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Drono kaj ekzekuto per dronigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 4-a de majo
Atributoj vestita kiel romia legiano, kun akvujo, foje kun muelŝtono ĉirkaŭ la kolo
Patroneco Floriano estas patrono de:

kaj kontraŭ incendioj kaj senakveco.

vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Floriano post sia kristaniĝo rifuzis oferi al romaj dioj; tial oni malhonore eksoficigis lin kaj ekzilis lin al nuna Sankt Pölten. Kiam oni procesis kontraŭ kristanoj en Lauriacum, li malgraŭ sia ekzilo venis por helpi ilin. La romia guberniestro igis aresti lin, kaj li kaj la aliaj kristanoj estis kondamnitaj al morto. La ekzekuto okazis je la 4-a de majo 304. Laŭdire oni disbatis la skapolojn de Floriano, ligis ŝtonon al lia kolo kaj ĵetis lin en riveron Enns.

Ok jarojn poste imperiestro Konstantino la 1-a permesis al la kristanoj liberan religian praktikadon.

Grava konvento de la aŭgustenanoj portanta la nomon de la sanktulo troviĝas en Sankt Florian en Supra Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj

redakti


pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy