Sitŭe

urbo en Birmo

Sitŭe (pli frue Akjab) estas la ĉefurbo de subŝtato Raĥine, ankaŭ universitata urbego kaj havenurbo en okcidenta Birmo. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La loknomo signifas: "la loko, kie la milito renkontas" (temas pri batalo en 1784.

Sitŭe
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Birmo
subŝtato Raĥine
Demografio
Loĝantaro 100 748  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 20° 9′ N, 92° 54′ O (mapo)20.14444444444492.896944444444Koordinatoj: 20° 9′ N, 92° 54′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Sitŭe (Birmo)
Sitŭe (Birmo)
DEC
Situo de Sitŭe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sittwe [+]
vdr

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 100 748 loĝantoj.

Vigla trafiko en Sitŭe
Mapo pri Birmo, kie vi trovas Sitŭe maldekstre laŭ la maro kiel Akyab

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Sitŭe situas laŭ la Bengala Golfo sur insulo kreita ĉe la kunfluejoj de 3 riveroj. Ĝi estas 390 km de Mandalajo kaj 507 km de Jangono [1].

 
Ĉefstrato de Sitŭe
 
Fora vojo en Sitŭe

Historio

redakti

Sitŭe origine estis fiŝkaptista vilaĝo. Depost alveno de britoj ĝi iĝis grava sidloko de la mara komerco. En 1825 dum la unua angla-birma milito la britaj trupoj alteriĝis ĉe Sitŭe kaj postenigis siajn fortojn ĉe la praa monaĥejo Ahkyaib. La britoj adoptis la nomon Akyab (Akjab) por la loko. En 1784 la birma reĝo rekonkeris la urbon post la pri frue menciita batalo. En 1826 la britoj nomumis Akjab regiona ĉefurbo. Dum koloniaj tempoj Sitŭe havis fifamon por oftaj malarioj kaj ĥoleroj. En 2007 kontraŭregistaraj protestoj okazis.

Ekonomio

redakti

En 2007 Barato sciigis planon evoluigi la havenon por oceanaj ŝipoj. En la urbego pluraj rizaj muelejoj funkcias.

Trafiko

redakti

Sitŭe havas ligon voje, sed pli gravas la haveno kaj flughaveno. Pramo trafikas al Ĉitagongo (Bangladeŝo).

Klimato

redakti

Sitŭe havas tropikan musonan klimaton. La temperaturoj estas varmaj tutjare. Ĝi varias averaĝe inter 21-30 °C. La suma pluvo estas jare 4555 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, inter majo-oktobro tre ofte pluvas.

 
Historia monaĥejo en Sitŭe

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti

Galerio

redakti
 
Larĝa panoramo pri la haveno en Sitŭe
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy