Urba telfero de Norda Reunio
La Urba telfero de Norda Reunio (france Téléphérique urbain de la Cinor) estas urba telfero en Saint-Denis, Reunio. Subtenata de la Interkomunuma Komunumo de Norda Reunio (CINOR), ĝi finfine konsistos el du sendependaj linioj ligantaj la distrikton Chaudron unuflanke al tiuj de Moufia kaj Bois-de-Nèfles kaj poste la distrikton de Bellepierre al tiu de La Montagne. La unua linio, nomita "Papang" (Reunia cirkuo), ekfunkciis la 15-an de marto 2022. Estas planita dua linio, nomota "Payanke" (Tropikbirdo).
-
"Papang" (Reunia cirkuo)
-
"Payanke" (Tropikbirdo)
Urba telfero de Norda Reunio | |
---|---|
urban aerial tramway network | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Saint-Denis (Reunio) Francio |
Transportsistema speco | telfero |
Komenco de trafiko | 15-a de marto 2022 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 2,7 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de stacioj | 5 |
Aliaj informoj | |
Posedanto | CINOR |
Transportisto | Poma, Citalis |