Valdas Adamkus

prezidanto de Litovio

Valdas ADAMKUS (naskita Voldemaras Adamkavičius je la 3-a de novembro 1926) estis Prezidanto de Litovio de 1998 ĝis 2003 kaj denove de 2004 ĝis 2009.

Valdas Adamkus
Prezidanto de Litovio
Persona informo
Valdas Adamkus
Naskiĝo 3-a de novembro 1926
en Kaŭno, Litovio
Religio katolika
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Litovio
Usono (–1998) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato - naturscienco
Ilinojsa Instituto de Teknologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Sendependa
Subskribo Valdas Adamkus
Familio
Patro Ignas Adamkavičius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Alma Adamkienė
Profesio
Okupo konstruinĝeniero (1960–)
inĝeniero
kurtadistanca kuristo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
10-a Prezidanto de Litovio
Dum 26 februaro 1998 - 26 februaro 2003
Antaŭulo Algirdas Brazauskas
Sekvanto Rolandas Paksas
2-a periodo
Dum 12 julio 2004 - 12 julio 2009
Antaŭulo Artūras Paulauskas (aganta)
Sekvanto Dalia Grybauskaitė
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la UK 2005 li estis la Alta Protektanto de la kongreso [1].

Biografio

redakti
 
Prezidanto Adamkus renkontiĝas kun Vicprezidanto de Usono Dick Cheney en Litovio. La renkontiĝo okazis dum la Vilna Konferenco 2006.
 
Miĥail Saakaŝvili, Lech Kaczyński kaj Valdas Adamkus en Tbilisi, novembro 2007.

Adamkus naskiĝis en Kaŭno. Lia patro estis unu el la unuaj estroj de la Lernejo de la Litova Aera Forta en la Respubliko Litovio. Kiel juna viro li aliĝis la fortojn luktantajn kontraŭ la unua sovetia okupo de 1940. Dum Dua Monda Milito, lia familio fuĝis el Litovio por eviti la duan sovetian okupon en 1944. Li studis en la Universitato de Munkeno en Germanio antaŭ ol elmigri al Usono en 1949. Flua en kvin lingvoj - litova, pola, angla, rusa kaj germana - li servis kiel suboficiro kun la usona militista spionaro en la 1950-aj jaroj.

Adamkus laboris en la usona Agentejo pri Mediprotekto (EPA) kaj estis nomumita regiona administranto de Prezidanto Ronald Reagan en 1981. Antaŭ kiu li laboris por la EPA en Cincinnati. Li estis responda por ĉiuj programoj pri aero, akvo, danĝeraj reziduoj kaj aliaj polucioj en Ilinojso, Indianao, Miĉigano, Minesoto, Ohio kaj Viskonsino. En 1985, Prezidanto Reagan prezentis lin kun la prezidenta Premio por Distinginda Federala Civila Servo, la plej alta honoro kiu povas esti atribuita al usona ŝtata dungito.

Litova prezidanteco

redakti

Abrupte post lia forlaso de la EPA, Valdas Adamkus movis reen al Litovio. Li decidis sin prezenti por prezidanteco en 1998, kaj li alfrontis laŭleĝan batalon en la litovaj tribunaloj, kie duboj ekestiĝis ĉu Adamkus estis elektebla por prezidanteco pro la longeco de tempo kiun li pasigis eksterlande. Tamen, la tribunalo solvis la kazon favore al li, kaj ne restis aliaj malhelpoj ol lia Usona civitaneco, kiun li oficiale rezignis ĉe la amerika Ambasadejo en Vilno. Li estis elektita kiel Prezidanto de Litovio en 1998, venkante al Artūras Paulauskas. Li oficis de tiam ĝis 2003.

Li denove prezentiĝis en la balotoj, sed estis neatendite venkita de Rolandas Paksas. Paksas suferis skandalon de 2003/2004, kaj estis forigita de oficejo. Adamkus denove prezentiĝis al por la prezidanteco denove kaj estis re-elektita.


Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy