30-a de januaro: Malsamoj inter versioj
Aspekto
[atendante kontrolon] | [atendante kontrolon] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 146: | Linio 146: | ||
* [[1858]]: [[Coenraad Jacob Temminck]], nederlanda aristokrato kaj ornitologo (n. [[1778]]) |
* [[1858]]: [[Coenraad Jacob Temminck]], nederlanda aristokrato kaj ornitologo (n. [[1778]]) |
||
* [[1867]]: [[Komei]], imperiestro de Japanio, murdita (n. [[1831]]) |
* [[1867]]: [[Komei]], imperiestro de Japanio, murdita (n. [[1831]]) |
||
*[[1875]]: [[Prosper Guéranger]], franca benediktano, abato kaj eklezimuzikreformanto |
* [[1875]]: [[Prosper Guéranger]], franca benediktano, abato kaj eklezimuzikreformanto (n. [[1805]]) |
||
* [[1881]]: [[Jacques-Nicolas Lemmens]], belga orgenisto kaj komponisto (n. [[1823]]) |
* [[1881]]: [[Jacques-Nicolas Lemmens]], belga orgenisto kaj komponisto (n. [[1823]]) |
||
* [[1889]]: [[Kronprinco Rudolf Habsburg|Rudolf Habsburg]], kronprinco de Aŭstrio (n. [[1858]]) |
* [[1889]]: [[Kronprinco Rudolf Habsburg|Rudolf Habsburg]], kronprinco de Aŭstrio (n. [[1858]]) |
||
Linio 179: | Linio 179: | ||
* [[2006]]: [[Poul Thorsen]], dana instruisto kaj vojaĝisto, kunorganizanto de [[SAT-Kongreso]] en 1939, premiata en [[Belartaj Konkursoj]], [[fakdelegito de UEA]] pri [[fungo]]j, kun sia edzino [[Roma Thorsen]] starigis fondaĵon [[Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen]] (n. [[1915]]) |
* [[2006]]: [[Poul Thorsen]], dana instruisto kaj vojaĝisto, kunorganizanto de [[SAT-Kongreso]] en 1939, premiata en [[Belartaj Konkursoj]], [[fakdelegito de UEA]] pri [[fungo]]j, kun sia edzino [[Roma Thorsen]] starigis fondaĵon [[Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen]] (n. [[1915]]) |
||
* [[2007]]: [[Sidney Sheldon]], usona verkisto kaj scenaristo (n. [[1917]]) |
* [[2007]]: [[Sidney Sheldon]], usona verkisto kaj scenaristo (n. [[1917]]) |
||
*[[2007]]: [[Eugen Thurnher]], aŭstra literaturhistoriisto |
* [[2007]]: [[Eugen Thurnher]], aŭstra literaturhistoriisto (n. [[1920]]) |
||
* [[2010]]: [[Zsuzsanna Ferencz]], rumania hungara verkistino kaj ĵurnalistino (n. [[1947]]) |
* [[2010]]: [[Zsuzsanna Ferencz]], rumania hungara verkistino kaj ĵurnalistino (n. [[1947]]) |
||
* [[2014]]: [[Stefan Bałuk]], pola generalo, foto[[raportisto]] de la [[ribelo de Varsovio]] (n. [[1914]]) |
* [[2014]]: [[Stefan Bałuk]], pola generalo, foto[[raportisto]] de la [[ribelo de Varsovio]] (n. [[1914]]) |
||
* [[2015]]: [[Ĵelju Ĵelev]], bulgara politikisto, filozofo, [[disidento]] kaj prezidento de Bulgario (n. [[1935]]) |
* [[2015]]: [[Ĵelju Ĵelev]], bulgara politikisto, filozofo, [[disidento]] kaj prezidento de Bulgario (n. [[1935]]) |
||
* [[2016]]: [[Rudolf Németi]], rumania hungara/hungara poeto, tradukisto, redaktoro (m. [[1948]]) |
* [[2016]]: [[Rudolf Németi]], rumania hungara/hungara poeto, tradukisto, redaktoro (m. [[1948]]) |
||
* [[2016]]: [[Dede]], indonezia malsanulo je [[karcinomo]] (n. |
* [[2016]]: [[Dede]], indonezia malsanulo je [[karcinomo]] (n. ĉirkaŭ [[1974]]) |
||
* [[2021]]: [[Alfreda Markowska]], pola [[ciganoj|ciganino]] savinta dum la [[dua mondmilito]] ĉ. 50 ciganajn kaj [[judoj|judaj]]n [[infano]]jn (n. [[1926]]) |
* [[2021]]: [[Alfreda Markowska]], pola [[ciganoj|ciganino]] savinta dum la [[dua mondmilito]] ĉ. 50 ciganajn kaj [[judoj|judaj]]n [[infano]]jn (n. [[1926]]) |
||
Kiel registrite je 17:04, 23 jan. 2024
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 30-a de januaro estas la 30-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 335 tagoj restas (336 en superjaroj).
Je la 30-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -9: Romo: sur Marsa Kampo oni konsekris Altaron de la Paco (Ara Pacis)
- 1018: En Budziszyn Boleslao la 1-a kaj Henriko la 2-a subskribis polan-germanan pactraktaton kiu finis dekkelkjaran militon
- 1260: Pollando: Tczew ricevis urborajton
- 1517: Post venka batalo apud Kairo Otomana Imperio aneksis la urbon
- 1606: Londono: ekzekuto de la unuaj kvar kondamnitoj, kiuj partoprenis pulvan konspiron
- 1648: Hispanio agnoskis sendependecon de Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
- 1649: Londono: en Whitehall oni senkapigis "tiranon, perfidulon kaj malamikon de la popolo", reĝon de Anglio kaj Skotlando - Karlo la 1-a
- 1661: Postmorta ekzekuto: en Anglio la kadavro de Oliver Cromwell estis eltombigita kaj publike pendigita, kaj lia kapo sur pikilo metita super Westminster Hall en Londono, kie ĝi restis ĝis 1685
- 1667: Pollando kaj Rusa Carlando subskribis armisticon de Andrusovo (nun Smolenska provinco) - ĝi stabiligis landlimojn de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj por preskaŭ cent jaroj disdividante Ukrainon laŭ maldeksta kaj dekstra flankoj de Dnestro
- 1698: Brita pirato William Kidd akiris sian plej grandan predon – armenan 400-tunan ŝipon Quedagh kun oro, arĝento kaj multekostaj teksaĵoj
- 1771: Baraj konfederacianoj finis sensukcesan sieĝon de Poznań, defendata de rusoj
- 1865: Usona Kongreso voĉdonis aboli sklavecon, formaligante proklamon de la emancipiĝo de nigruloj faritan de Abraham Lincoln la 22-an de septembro 1862
- 1868: Meteorŝtono devenanta de asteroido Hebo falis proksime al Pułtusk
- 1889: Kronprinco Rudolf Habsburg sinmortigis sin kune kun sia amatino
- 1911: Filipinoj: erupcio de vulkano Taal mortigis sur Luzono ĉirkaŭ 1 500 homojn
- 1912: Bolŝevika Rusia Socialdemokrata Partio fondiĝis
- 1913: Brita Ĉambro de Lordoj reĵetis projekton de leĝo permesantan al Irlando kreon de la propra registaro
- Unua mondmilito
- 1915: Germanoj unuafoje uzis submarŝipojn por atako al la franca haveno Havro
- 1918: Ukraina Centra Konsilio decidis krei volontulan armeon
- 1919: Septaga milito: senrezulte finiĝis pola-ĉeĥoslovaka batalo de Skoczów (Teŝinio)
- 1920: Germana batalgrupo murdis en Supra Silezio polan aktivulon pri sendependeco Piotr Niedurny; Tczew revenis al la Dua Pola Respubliko, post la periodo de prusa aneksaĵo
- 1922: En Hago inaŭguris agadon Internacia Konstanta Kortumo, kreita kadre de la Ligo de la Nacioj
- 1931: Premiero de la usona nigra-blanka filmo Urbaj Lumoj de Charlie Chaplin
- 1932: Malutopio: Aldous Huxley eldonis romanon Mirinda nova mondo
- 1933: Nazia potencopreno en Germanio: Adolf Hitler iĝis regna kanceliero en Germanio, nomumita de Paul von Hindenburg, prezidento de la Vajmara Respubliko
- 1937: Adolf Hitler anoncis nuligon de la germana subskribo de la Traktato de Versajlo
- 1937: Granda teroro: en Moskvo finiĝis la proceso de 17 ĉefaj komunistoj akuzitaj pri komploto kun Lev Trockij kontraŭ la registaro - 13 el ili estis kondamnitaj al mortpuno
- 1938: En Hispanio, prezidanteco de Teknika Militreĝimo transiris al Francisco Franco, kaj estis anstataŭigita de registara konsilio
- 1939: Rasismo: Kanceliero de Nazia Germanio Adolf Hitler dum parolado en Reichstag anoncis neniigon de judoj en Eŭropo kaze de eksplodo de nova milito
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Hans Frank ricevis rajton amnestii kondamnitojn al mortpuno fare de juĝejoj en Ĝenerala Gubernio
- 1941: Irako: ĉefministro Raŝid Ali al-Gajlani demisiis; Libio: aŭstralia 6-a infanteria divizio okupis Darnan
- 1942: Birma Fronto: japana 16-a Armeo konkeris Molamjajn
- 1943: Karl Dönitz iĝis ĉefkomandanto de la germana mararmeo Kriegsmarine; unua taga atako de Reĝa aerarmeo al Berlino malordigis celebradon de la 10-jariĝo de regopovo fare de hitleranoj
- 1944: Germanoj solene festis sur enkorpigitaj polaj teritorioj datrevenon de la rego-transpreno fare de Hitler - reprezentantoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio ĉie esprimis konvinkon pri venko de Tria Regno en la daŭranta milito; usona armeo liberigis Majuron, ĉefurbon de Marŝala Insularo
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris polajn urbojn Krajenka, Kwidzyn, Międzyrzecz kaj Złotów; ne malproksime de Ustka sovetia submarŝipo sinkigis germanan ŝipon Wilhelm Gustloff - pereis 9 mil homojn, ĉefe virinoj kun infanoj evakuitaj de Orienta Prusio (la plej granda mara katastrofo); Ĉeĥoslovakio agnoskis Provizoran Registaron de Pollando
- 1946: Proklamo de Hungara Respubliko
- 1948: Delhi: Mohandas Karamchand Gandhi estis pafmortigita fare de barata naciisto, kulpiganta Mahatmon Gandhi pri apartigo de Pakistano disde Barato
- 1948: Svislando: 5-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Sankta Maŭrico
- 1953: En Parizo aperis unua volumo de la Biblioteko de monatrevuo "Kultura", en kiu oni publikigis dramon kaj romanon de Witold Gombrowicz
- 1957: En Usono oni enplantis unuan korstimulilon
- 1965: Funebraj solenaĵoj de la brita cefministro Winston Churchill okazis
- 1968: Vjetnama milito: Tet-ofensivo - nordvjetnama armeo kaj sudvjetnamaj partizanoj komencis atakojn kontraŭ sudvjetnamaj urboj, i.a. Hue kaj Saigono.
- 1969: En Londono okazis lasta prezentiĝo de la brita rokgrupo The Beatles
- 1972: Sanga dimanĉo: en Derry/Londonderry (Norda Irlando), irlandaj katolikoj manifestaciis por civilaj rajtoj kaj brita armeo pafis ilin, mortigante 13 kaj vundante 14 pliajn
- 1976: George H. W. Bush iĝis direktoro de CIA
- 1982: Milita stato en Pollando: Tago de Solidareco kun Pollando proklamita de la usona prezidento Ronald Reagan
- 1989: En paroĥa domo en Bjalistoko estis murdita Stanisław Suchowolec, kapelano de Solidareco kaj de Konfederacio de Sendependa Pollando - mortcirkonstancoj indikas funkciulojn de sekureca servo
- 1990: Muzeo de Sendependeco en Varsovio fondiĝis
- 1991: Premiero de la usona psikologia trilero La silento de la ŝafidoj
- 1992: Dek estintaj respublikoj de Sovetunio aliĝis al la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
- 2000: Rumanio: rompo de digo sur lageto kun erco en orminejo en Baia Mare, kio kaŭzis ekologian katastrofon en riveroj Tiso kaj Someș (serioza poluo per cianido)
- 2000: Kenja pasaĝera aviadilo kraŝis en oceano ĉe Eburbordo - 169 mortintoj
- 2003: Belgio validigis samseksan geedzecon
- 2004: Historio de Vikipedio: kreo de unua artikolo en la ukrainlingva Vikipedio
- 2007: Premiero de la nova sistemo de la firmao Mikrosofto - Vindozo Vista
- 2011: Sinbruligo de 4 viroj en Tanĝero komencis serion de sociaj protestoj en Maroko
- 2013: Nokte de la 29-a ĝis la 30-a de januaro israelaj bombaviadiloj atakis du celojn en Sirio interne batalanta: landlime kun Libano ili detruis eskortan transporton de verŝajne kontraŭaviadilaj rakedoj por Hizbulaho, kaj apud Damasko armean esplorcentron
- 2015: Sergio Mattarella estis elektita al posteno de la prezidento de Italio
- 2017: Maroko iĝis 55-a membro de Afrika Unio, 33 jaroj post eliro el tiutempa Organizaĵo por Afrika Unueco pro agnosko fare de la organizaĵo de Okcidenta Saharo
- 2017: Pola filio en Krakovo de Instituto pri Nacia Memoro publikigis trilingvan bazon de pli ol 5 mil kaj duono da personaj donitaĵoj de SS-funkciuloj en koncentrejo Aŭŝvico - responde al aperantaj en okcidentaj amaskomunikiloj falsaj informoj pri tiel nomataj "polaj koncentrejoj"
- 2018: Interreta retservo GermanDeathCamps.info de Pola Radio ekfunkciis en kvar lingvoj pro mensogoj en la mondaj amaskomunikiloj pri t.n. "polaj koncentrejoj"
- 2021: En Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" dum konferenco dediĉita al Stefan Wyszyński ministro pri edukado anoncis enkondukon de t.n. "scienco pri familio"
Naskiĝoj
- -58: Livia, edzino de Aŭgusto Cezaro (m. 29)
- 133: Didio Juliano, imperiestro de Romio (m. 193)
- 1491: Francisko Maria Sforza, milana tronheredonto (m. 1512)
- 1550: Georgo Basta, aŭstria militestro (m. 1607)
- 1621: György Rákóczi la 2-a, reganto de Transilvanio (m. 1660)
- 1661: Charles Rollin, franca historiisto kaj verkisto (m. 1741)
- 1697: Johann Joachim Quantz, germana flutisto kaj komponisto (m. 1773)
- 1727: József Batthyány, hungara primaso kaj mecenato (m. 1799)
- 1770: Sámuel Köteles, hungara filozofo, altlerneja instruisto (m. 1831)
- 1775: Walter Savage Landor, angla verkisto kaj poeto (m. 1864)
- 1781: Adelbert von Chamisso, franca-germana natursciencisto kaj verkisto (m. 1838)
- 1795: Sámuel Méhes, hungara instruisto, verkisto (m. 1852)
- 1800: Adolf Schaubach, germana pedagogo, verkisto kaj naturesploristo de Alpoj (m. 1850)
- 1818: Artúr Görgey, hungara militestro (m. 1916)
- 1821: Dániel Dózsa, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1889)
- 1832: Aleksandro Silbernik, pola-litova komercisto, bopatro de L. L. Zamenhof, financinta Unuan Libron kaj Duan Libron (m. 1906)
- 1839: Hippolyte Sebert, franca generalo, sciencisto kaj esperantisto, kunfondinto de Esperantista Centra Oficejo, gvidanto de la Konstanta Komitato de l' Kongresoj, fondinto kaj prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, kontribuanto de "Oficiala Gazeto Esperantista" (n. 1930)
- 1841: Félix Faure, prezidento de Francio (m. 1899)
- 1850: Aleksander Gierymski, pola pentristo, reprezentanto de realisma pentrarto, pioniro de la pola impresionismo (m. 1901)
- 1861: Wilhelm Meyer-Lübke, svisa filologo (m. 1936)
- 1878: Anton Hansen Tammsaare, estona verkisto (m. 1940)
- 1880: Harold Bolingbroke Mudie, angla borsisto, fondinto de "The Esperantist", membro de Lingva Komitato kaj de Trio por la Tria por UK 1907, unua prezidanto de UEA, prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, kontribuinta al eldono de Nova testamento (m. 1916)
- 1882: Franklin D. Roosevelt, prezidento de Usono (m. 1945)
- 1884: Lajos Szotyori, rumania hungara reformita pastro, verkisto (m. 1960)
- 1887: István Csengery, hungara pentristo, karikaturisto (m. 1946)
- 1893: Albert Hochleitner, aŭstra politikisto (m. 1964)
- 1894: Boriso la 3-a, bulgara caro (m. 1943)
- 1896: József Klein, rumania hungara pentristo (m. 1945)
- 1897: Adorján Stella, hungara verkisto, ĵurnalisto, humuristo, tradukisto, teatra aŭtoro (m. 1967)
- 1899: Miĥas Lynkoŭ, belorusa verkisto, tradukisto (m. 1975)
- 1899: Alexander Schläffer, aŭstra lignoskulptisto (m. 1984)
- 1900: Isaak Dunajevskij, soveta komponisto kaj dirigento, kreinto de rusa ĵazo (m. 1955)
- 1901: Hans Erich Nossack, germana verkisto (m. 1977)
- 1904: József Fülöp, hungara redaktoro kaj poeto, publikiganta en "Paŝtista Fajro" (m. 1975)
- 1909: Henryk Magnuski, pola inĝeniero kaj inventisto de radiotelefono "walkie-talkie" (m. 1978)
- 1910: Carola Höhn, germana aktorino (m. 2005)
- 1915: John Profumo, brita politikisto (m. 2006)
- 1918: Marian Żelazek, pola monaĥo, malliberulo de Koncentrejo Dachau kaj Koncentrejo Mauthausen-Gusen, misiisto de la Dia Vorto, zorgisto de lepruloj, kandidato de la Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo MAITRI al la Nobel-premio pri paco (m. 2006)
- 1921: Ivan Ŝamjakin, belorusa verkisto, prezidento de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (m. 2004)
- 1923: Leonid Gajdaj, sovetia reĝisoro, komikisto (m. 1993)
- 1925: Douglas Engelbart, usona sciencisto, inventino de komputila muso (m. 2013)
- 1924: Pál Nagy, rumania hungara kritikisto, literaturhistoriisto (m. 2015)
- 1927: Olof Palme, ĉefministro de Svedio, murdita (m. 1986)
- 1930: Gene Hackman, usona Oskarpremiita aktoro
- 1934: Hans Liebhardt, rumania ĵurnalisto kaj verkistoj
- 1935: Szilvia Dallos, hungara aktorino, verkistino
- 1937: Vanessa Redgrave, brita aktorino, ambasadorino de UNICEF
- 1937: Boris Spasskij, soveta-franca ŝakmondĉampiono
- 1937: Sándor Szabó, rumania hungara poeto, tradukisto
- 1938: Islom Karimov, prezidento de Uzbekio (m. 2016)
- 1940: József Máriás, rumania hungara redaktoro, literaturhistoriisto
- 1941: Dick Cheney, usona politikisto, vicprezidento de Usono
- 1942: Heidi Brühl, germana aktorino kaj kantistino (m. 1991)
- 1947: Małgorzata Braunek, pola filma kaj teatra aktorino, instruistino de zeno (m. 2014)
- 1947: Ilma Hendi, hungara poetino, tradukistino
- 1949: Peter Agre, usona biologo Nobelpremiita pro malkovro de akvoportantaj kanaloj en ĉelmembranoj
- 1951: Phil Collins, angla pop-kantisto kaj frapinstrumentisto
- 1955: János Ujj, rumania hungara lokhistoriisto, ĵurnalisto
- 1962: Abdullah la 2-a, reĝo de Jordanio
- 1963: Thomas Brezina, aŭstra verkisto kaj reĝisoro
- 1968: Filipo de Burbono kaj Grekio, reĝo de Hispanio
Mortoj
- 1556: Sebestyén Tinódi, hungara poeto, kantkomponisto, liutisto (n. antaŭ 1515)
- 1574: Damião de Góis, portugala humanisto, filozofo, diplomato, historiisto kaj tradukisto (n. 1502)
- 1606: Everard Digby, angla konspirulo kontraŭ reĝo Jakobo la 1-a (n. 1578)
- 1649: Karlo la 1-a, reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando, ekzekutita (n. 1600)
- 1652: Georges de La Tour, franca baroka pentristo (n. 1593)
- 1730: Petro la 2-a, caro de Rusia Imperio (n.1715)
- 1774: František Ignác Tůma, ĉeĥa komponisto (n. 1704)
- 1843: Carl Wilhelm Heinrich von Lyncker, germana juristo kaj soldato (n. 1767)
- 1847: Virginia Eliza Clemm, edzino de la usona verkisto Edgar Allan Poe (n. 1822)
- 1858: Coenraad Jacob Temminck, nederlanda aristokrato kaj ornitologo (n. 1778)
- 1867: Komei, imperiestro de Japanio, murdita (n. 1831)
- 1875: Prosper Guéranger, franca benediktano, abato kaj eklezimuzikreformanto (n. 1805)
- 1881: Jacques-Nicolas Lemmens, belga orgenisto kaj komponisto (n. 1823)
- 1889: Rudolf Habsburg, kronprinco de Aŭstrio (n. 1858)
- 1910: Granville T. Woods, afrikusona inventisto (n. 1856)
- 1916: Clements Markham, angla esploristo, geografo kaj verkisto (n. 1830)
- 1919: Sam Steele, kanada soldato, komandanto de Reĝa Kanada Rajda Polico (n. 1849)
- 1920: Henriette von Meerheimb, germana verkistino (n. 1859)
- 1926: Stefanie Keyser, germana verkistino kaj aktorino (n. 1847)
- 1929: La Goulue, franca dancistino de kankano (n. 1866)
- 1930: Benedykt Dybowski, pola kuracisto, natursciencisto, limnologo, vojaĝisto, esploristo de Bajkalo, Fora Oriento, Kamĉatko, malkovrinto de pluraj novaj specioj de bestoj, esperantisto resumanta siajn artikolojn en esperanto (n. 1833)
- 1944: László Fényes, hungara ĵurnalisto elmigrinta (m. 1871)
- 1946: Jean Borel, svisa publicisto kaj eldonisto, pioniro de Esperanto en Svislando kaj Germanio, kunfondinto de Svisa Esperanto-Societo kaj de Esperanto-eldonejo Möller & Borel en Berlino, fondinto kaj redaktoro de "Germana Esperantisto" kaj de la Esperanta Biblioteko Internacia, partoprenanto de la unua UK 1905, membro de Lingva Komitato, tradukisto (n. 1868)
- 1948: Mohandas K. Gandhi, barata juristo, kunkreinto de la nuntempa ŝtateco de Barato, kreinto de civila malobeo, pacisto, vegetarano, iniciatinto de socia movado satyagraha, murdita (n. 1869)
- 1948: Orville Wright, usona aviadila pioniro kaj aviadil-konstruisto (n. 1871)
- 1949: Vilmos Bálint, rumania hungara pastro, popolkultivinto (n. 1877)
- 1951: Ferdinand Porsche, aŭstra aŭtokonstruisto (n. 1875)
- 1958: Ernst Heinkel, germana aviadila inĝeniero (n. 1888)
- 1960: Kálmán Bodor, rumania hungara agronomo (n. 1886)
- 1960: József Károly, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1886)
- 1963: Francis Poulenc, franca komponisto kaj pianisto (n. 1899)
- 1973: László Weith, hungara pentristo, disĉiplo de András Mikola kaj János Krizsán (n. 1914)
- 1976: Béla Czóbel, hungara pentristo, reprezentanto de faŭvismo (n. 1883)
- 1980: Professor Longhair, usona kantisto kaj pianisto de Novorleana bluso (n. 1918)
- 1981: József Óváry-Óss, hungara ĵurnalisto, libroeldoneja redaktoro, tradukisto el la rumana lingvo (n. 1913)
- 1989: Stanisław Suchowolec, pola sacerdoto, kapelano de Solidareco kaj de la Konfederacio de Sendependa Pollando, viktimo de komunista krimo (n. 1958)
- 1990: Ágnes Kovács, hungara etnografino okupiĝinta pri Ĉangohungaroj de Moldavio (n. 1918)
- 1991: John Bardeen, usona fizikisto Nobelpremiita pro duonkonduktaĵo, transistoro kaj superkonduktiveco (n. 1908)
- 1994: Pierre Boulle, franca inĝeniero, diplomato kaj verkisto pri sudorienta Azio (n. 1912)
- 1995: Rudolf Schuller, rumania hungara tradukisto, verkisto (n. 1916)
- 2001: Jean-Pierre Aumont, franca soldato kaj aktoro, membro de Franca Komedio (n. 1911)
- 2002: Milan Zvara, slovaka mikologo, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, ĝenerala sekretario de Monda Turismo, organizanto de Turismaj Semajnoj, konata kiel populariganto de Slovaka Paradizo (n. 1933)
- 2006: Poul Thorsen, dana instruisto kaj vojaĝisto, kunorganizanto de SAT-Kongreso en 1939, premiata en Belartaj Konkursoj, fakdelegito de UEA pri fungoj, kun sia edzino Roma Thorsen starigis fondaĵon Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen (n. 1915)
- 2007: Sidney Sheldon, usona verkisto kaj scenaristo (n. 1917)
- 2007: Eugen Thurnher, aŭstra literaturhistoriisto (n. 1920)
- 2010: Zsuzsanna Ferencz, rumania hungara verkistino kaj ĵurnalistino (n. 1947)
- 2014: Stefan Bałuk, pola generalo, fotoraportisto de la ribelo de Varsovio (n. 1914)
- 2015: Ĵelju Ĵelev, bulgara politikisto, filozofo, disidento kaj prezidento de Bulgario (n. 1935)
- 2016: Rudolf Németi, rumania hungara/hungara poeto, tradukisto, redaktoro (m. 1948)
- 2016: Dede, indonezia malsanulo je karcinomo (n. ĉirkaŭ 1974)
- 2021: Alfreda Markowska, pola ciganino savinta dum la dua mondmilito ĉ. 50 ciganajn kaj judajn infanojn (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Barato: Monda Tago de Lepruloj - celebrata ekde 1954 (en aliaj landoj la lastan dimanĉon de januaro)
Tagoj de semajno
La 30-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.