Saltu al enhavo

Algonkenaj etnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Algonkino-Mosa Familio)

Etnografio > Etno > Klasifiko de etnoj > Indianaj Familioj > Algonkeno-Mosa Familio


Algonkenaj etnoj
etno
Nord-Amerikaj indianoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La algonkenaj etnoj estas grupo de indianaj etnoj, kiuj tracicie loĝas en la nordoriento de Nord-Ameriko, apud la Grandaj Lagoj kaj rivero Sankt-Laŭrenco. Reprezentantoj interalie estas la algonkenoj, seliŝoj kaj vakaŝoj. Totala kvanto: 405 mil. La etnanojn ligas la fakto ke iliaj longvoj apartenas al la algonkena lingvaro.

Algonkenoj

  • Nomo: [f] Algonquins; [r] algonkini
  • (1) grupo de indianaj popoloj (oĝibvoj, mikmakoj, delavaroj, krioj, ĉejenoj k.a.) en Usono kaj Kanado, 260 mil (1992). Parolas algonkenajn lingvojn. Apartenas al amerika branĉo de mongoloida raso.
  • (2) Indiana popolo en Kanado. Kvanto: 2.5 mil.
  • Lingvo: dialekto de oĝibva lingvo.
  • Religio: katolikoj.

ĈEJENOJ

  • Nomoj: [m] dzi-tsis-tas; [f] Cheyennes; [r] ĉejeni
  • Indiana popolo de algonkena grupo en Usono (rezervejoj en ŝtatoj Montano kaj Oklahomo), 8 mil (1992).
  • Kredantoj: kristanoj (protestantoj).

KRIOJ

KVAKJUTLOJ

  • Nomo: [m] kvakiutl; [f] Kvakiutl; [r] kvakijutli
  • Indiana popolo de vakaŝa grupo en Kanado, 1 mil (1992).
  • Laŭ religio protestantoj.

MENOMINOJ

  • Nomoj: [m] menomini; [f] Menomines; [r] menomini
  • Indiana popolo de algonkena grupo en Usono (rezervejo en ŝtato Viskonsino, preskaŭ duono en urboj), pli ol 43 mil (1987).
  • Laŭ religio katolikoj.

MIKMAKOJ

Mohikanoj

  • Nomoj: [f] Mohicanes; [r] mogikani
  • Indiana popolo de algonkena grupo en Usono (kelkaj centoj homoj, loĝas en rezervejo de Viskonsina ŝtato).

MONTARAJ NASKAPOJ

  • Nomoj: [f] Montagnier-Naskapi; [r] montanje-naskapi
  • Indiana popolo de algonkena grupo en Kanado (provincoj Kebekio kaj Novlando), 15 mil (1992).
  • Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ kristanoj (katolikoj kaj anglikanoj).

NUTAKOJ

  • Nomoj: [f] Noutaki; [r] nutka
  • Indiana popolo de vakaŝa grupo en Kanado (insulo Vankuvero), parto - en Usono (ŝtato Vaŝingtono). Totala kvanto: 2 mil (1992).
  • Kredantoj: kristanoj.

Oĝibvoj

  • Nomoj: [m] ĉippeva; [f] Chippewa, Ogibway; [r] oĝibve
  • Indiana popolo de algonkena grupo en Usono (10 mil, 1992) kaj Kanado (20 mil).
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

SELIŜOJ

  • Nomoj: [f] Selichiens; [r] seliŝi
  • Grupo de indianaj popoloj en sudokcidento de Kanado kaj nordokcidento de Usono, pli ol 20 mil (1992).
  • Lingvoj: seliŝaj.
  • Kredantoj: kristanoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy