La Robla
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Robla (stacidomo). |
La Robla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 637 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 48′ N, 5° 38′ U (mapo)42.801388888889-5.6288888888889Koordinatoj: 42° 48′ N, 5° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 955 m [+] | ||
Areo | 85,22 km² (8 522 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Robla [+] | |||
La Robla [laRObla] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco.
Toponimio, etimologio kaj simboloj
[redakti | redakti fonton]La Robla estus komprenebla kiel La Kverko, sed fakte etimologie temas pri loka vorto kun signifo pri komerctrakta ceremonio kiu konsistas en manpremo. Tio videblas en la supra maldekstra kvarono de la blazono, dum en la supra dekstra kaj malsupra maldekstra videblas respektive agrikulturaj simboloj de spiko kaj grapolo kaj en la malsupra dekstra kverko kiel simbolo de brutobredado kaj eble ankaŭ de loko por la komerctrakta manpremo plej verŝajne ĉe kverko. Paradokse, ĉar nuntempe la urbo estas ĉefe industria.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alcedo de Alba, Brugos de Fenar, Candanedo de Fenar, Llanos de Alba, Olleros de Alba, Puente de Alba, Rabanal de Fenar, La Robla, Solana de Fenar kaj Sorribos de Alba, okupas totalan areon de 85,22 km² ĉe la rivero Bernesga. Limas norde kun La Pola de Gordón, oriente kun Matallana de Torío, sude kun Cuadros kaj okcidente kun Carrocera.
Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 714 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 750 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 26 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado pro kio gravis la Kastelo de Alba ĉe nuntempa Llanos de Alba, en la municipo La Robla. La areo apartenis al la Regno Leono. Fine de la 19-a jarcento estis konstruita la Fervojo de La Robla, kio helpis la instaladon de termoelektra centralo nutrita el karbo, kiu funkciis el 1971 ĝis 2020.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) sed ĉefe gravas industrio, rilata al karbo, cemento, ktp.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Urbodomo.
-
Placo.
-
Preĝejo.
-
Ermitejo de Celada.
-
Olleros de Alba.