Reyero
Reyero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24856 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 127 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 57′ N, 5° 12′ U (mapo)42.949166666667-5.1994444444444Koordinatoj: 42° 57′ N, 5° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 148 m [+] | ||
Areo | 26,2 km² (2 620 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Reyero [+] | |||
Reyero [reĜEro] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Pallide, Primajas, Reyero kaj Viego, okupas totalan areon de 26,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 131 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 66 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Reyero estas naskoloko de Diego Abad de Santillán (1897-1983), anarkiisto, verkisto kaj eldonisto.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).