Valéry Giscard d’Estaing
Valéry René Marie Georges GISCARD D'ÉSTAING [valeʁi ʁəne maʁi ʒɔʁʒ ʒiskaʁ d‿ɛstɛ̃] (naskiĝis la 2-an de februaro 1926 en Koblenco (Germanio), mortis la 2-an de decembro 2020 en Authon) estis centrisma-konservativa politikisto de Francio.
Ekde la jaro 1956, li estis elektita membro de la franca nacia asembleo. Inter la jaroj 1962 kaj 1966 kaj denove inter 1969 kaj 1974 li estis franca ministro pri ekonomio kaj financoj, kaj sekve iĝis prezidento de Francio inter la jaroj 1974 kaj 1981.
Poste, li dum kvin jaroj retiriĝis el la politiko, kaj ekde 1986 denove estis membro de la franca nacia asembleo, plu aparte engaĝiĝante pri eŭropaj temoj, aparte pri la plidemokratiigo de la Eŭropa Unio kaj antaŭenigo de la integrigo de aldonaj aliĝemaj ŝtatoj en la Union. Inter la jaroj 2002 kaj 2003, li gvidis la Eŭropan Konvencion kiu preparis konstitucion de Eŭropo.
Krome, dum 2003 li elektiĝis membro de la Franca Akademio, kio estis diskutata konflikte, ĉar dumvive li nur verkis unusolan novelon kaj krome ne elstaris kiel literaturisto.
Ekde la fino de sia ŝtata prezidanteco, do ekde la jaro 1981, li krome estis dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
|
- Mortintoj en Francio
- Naskiĝintoj en 1926
- Mortintoj en 2020
- 0° E
- 47° N
- Elefant-ordeno
- Viroj
- Naskiĝintoj la 2-an de februaro
- Mortintoj la 2-an de decembro
- Prezidantoj de Francio
- Francaj politikistoj
- Membroj de la Konstitucia Konsilio de Francio
- Grandaj krucoj de la Honora Legio
- Membroj de la Franca Akademio
- Grandaj krucoj de la franca nacia Ordeno de Merito
- Karolpremiitoj