Saltu al enhavo

Ĝibran Ĥalil Ĝibran

El Vikicitaro
(Alidirektita el Gibran Ĥalil GIBRAN)
Ĝibran Ĥalil Ĝibran
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ĝibran Ĥalil ĜIBRAN (arabe: جبران خليل جبران; naskiĝis la 6-an de januaro 1883 en Libano - mortis la 10-an de aprilo 1931 en Nov-Jorko) - libana poeto kaj artisto, kiu famiĝis pro, inter alie, siaj verkoj La Profeto (1923) (tradukita al pli ol 100 lingvojn) kaj Jesuo, la Filo de la Homo (1928). Reprezentanto de siri-usona skolo en literaturo. Li kombinis partojn de okcidenta kaj orienta mistiko.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Estu interspacoj en via kunligo, kaj dancu inter vi la ventoj el l’firmamento. »
Citaĵo
« Gardu min for de la saĝo, kiu ne ploras, de la filozofio, kiu ne ridas, kaj de la grandeco, kiu ne kliniĝas antaŭ infano. »
— Ĝibran Ĥalil Ĝibran
Citaĵo
« Hieraŭ ni obeis reĝojn kaj fleksis niajn kolojn antaŭ imperiestroj. Sed hodiaŭ ni genuas nur al vero, sekvas nur belecon kaj obeas nur amon»
— Ĝibran Ĥalil Ĝibran
Citaĵo
« Kiam vi laboras, vi estas kvazaŭ fluto, tra kies koro la susuro de la horoj fariĝas muziko ... Nu, kio estas labori ame? Teksi tolon per fadenoj tiritaj el via koro kvazaŭ via amato vestus sin per tiu tolo. »
Citaĵo
« Plezuron doni kaj ricevi estas bezono kaj ravo. »
Citaĵo
« Por kompreni la koron kaj menson de homo, rigardu ne tion, kion li jam atingis, sed kion li aspiras»
— Ĝibran Ĥalil Ĝibran

Aliaj projektoj

[redakti]
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj

[redakti]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy