Saltu al enhavo

Perfido

El Vikicitaro
(Alidirektita el Perfidulo)
Perfido
Perfido
Perfido
Aliaj projektoj
Perfido en Vikipedio
Perfido en Vikivortaro

Perfido estas ago de tiu, kiu perfidas, do mallojale endanĝerigas; malbone servas la interesojn de iu persono aŭ de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aŭ grupo.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉiu, kiu apartenas al la amaso, portas ene de si etan perfidulon, kiu volas manĝi, trinki, ami, entute vivi trankvile. Se li tiujn siajn privatajn dezirojn kontentigas preterire, ne farante el tio specialan problemon, tio restu tiel. Sed se li ekparolos pri tio, oni komencas malami kaj timi lin. Estas klare, ke li estas influita de malamika propagando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Se mi devus elekti inter perfido de mia patrujo kaj perfido de mia amiko, mi esperas ke mi kuraĝus perfidi mian patrujon. » « If I had to choose between betraying my country and betraying my friend, I hope I should have the guts to betray my country. »
— E. M. Forster, What I Believe [1938]
Citaĵo
« Mi ne povis esti perfidulo al Eduardo, ĉar mi neniam estis lia subulo. » « (angle) I could not be a traitor to Edward, for I was never his subject. »
— William Wallace
Citaĵo
« Esti artisto estas beno kaj privilegio. Artistoj neniam devas perfidi siajn verajn korojn. Artistoj devas rigardi sub la surfaco kaj montri, ke estas pli en tiu ĉi mondo ol tio, kion la okulo trovas. » « (angle) To be an artist is a blessing and a privilege. Artists must never betray their true hearts. Artists must look beneath the surface and show that there is more to this world than what meets the eye. »
— Marvin Gaye
Citaĵo
« Laboristoj de mia Patrujo, mi havas fidon pri Ĉilio kaj ĝia destino. Superpasos aliaj homoj ĉi tiun grizan kaj amaran momenton kiam la perfido celas sin trudi. Vi pluiru, sciante ke multe pli frue ol tarde, ree malfermiĝos la grandaj aleoj kie pasos la libera homo por konstrui pli bonan socion.
Vivu Ĉilio!. Vivu la popolo!. Vivu la laboristoj!.[1] »
 « (hispane) ¡Trabajadores de mi Patria!: Tengo fe en Chile y en su destino. Superarán otros hombres este momento gris y amargo donde la traición pretende imponerse. Sigan ustedes sabiendo que, mucho más temprano que tarde, abrirán de nuevo las grandes alamedas por donde pase el hombre libre, para construir una sociedad mejor.
¡Viva Chile!, ¡viva el pueblo!, ¡vivan los trabajadores! »
— Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende
Citaĵo
« Kiam vi perfidas iun alian, vi ankaŭ perfidas vin mem. »
— Isaac Bashevis Singer

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« Plejparto de la perfiduloj dum la Dua mondmilito estis el ekstremaj dekstruloj, tio estas el ekstremaj nacional-izolaciistoj. “Ekstreman, desperan naciismon kaj ŝtatan perfidon dividas tre mallarĝa limo”[2]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Eksa soldato estas veterano, foje heroo, dum la eksa kredanto estas renegato, perfidulo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La sankta kredo de la kredanto — esti atentema, tio estas suspektema. La homo kredanta devas ĉiam kaj ĉie serĉi sabotistojn, spionojn, perfidulojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Thomas Szasz

[redakti]
Citaĵo
« Ideo pri speciala danĝero de la judoj por la socio evoluas kune kun historiaj ŝanĝoj en la sferoj, kiujn aprezas tiu socio. En la Mezepoko la judo estis perfidulo de kristanismo: oni opiniis ke liaj prauloj murdis Jesuon kaj li plu neas la veran kredon kaj povon de la eklezio. En la nuntempa mondo la judo estas perfidulo de la patrujo kaj de dominanta politika ideologio. Dreyfus simbolas la judon kiel perfidulon de la nacio»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco. Rolo de simboloj de danĝero transiris de sorĉistino kaj judo al perfidulo kaj frenezulo. La judo restas pekokapro ne pro tio ke li estas Antikristo, sed pro tio ke oni antaŭdifinis lin kiel perfidulon (kiel kaze de la franca antisemitismo en la epoko de la Dreyfus-afero) aŭ alskribis al li higienan minacon (kiel kaze de la nuntempa germana antisemtimismo). Same kiel antaŭe, heroece batalante kontraŭ la Aliulo kiel Simbola Krimulo, la virtulo konsideras sin la Bonkorulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ĉe plej granda fido memoru pri perfido. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

  1. Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende radielsendo Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973 (Esperanto)
  2. Citaĵo el: Harold Ettlinger. The Axis on the Air. 1943. p. 39.
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy