Malvarma guto de 2024 en Hispanio
La malvarma guto de 2024 estas inundo nuntempe okazanta en Hispanio, kiu komenciĝis la 29-an de oktobro 2024, precipe tuŝante la basenojn de la riveroj Turia, Rambla del Poyo kaj Magro, en la provinco Valencio, kaŭzante almenaŭ 158 mortojn[1][2][3][4] kaj konsiderindan materialan damaĝon.[5] Ĝi estis kaŭzita de malvarma guto aŭ DANA, kiu influis ankaŭ la provincojn Albaceto, Kvenko, Almerio, Malago, Sevilo, Onubo, Kadizo, Zaragozo kaj Teruelo.[6][7][8]
En la 1a de novembro la nombro de mortintoj post trovoj de pluaj kadavroj plialtiĝis ĝis pli ol 200.[9] Montroj de solidareco pliiĝas, ekzemple dum miloj da loĝantoj de la ĉefurbo Valencio venas piede, ĉar veturado trajne aŭ ŝosee tute ne eblas, portante necesaĵojn por la suferantoj.[10]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Los muertos por la DANA en Valencia suben a 155, que se suman a las tres víctimas de Castilla-La Mancha y Andalucía 2024-10-31, alirita en 2024-10-31, en RTVE.es
- ↑ Se eleva a 140 la cifra de muertos
- ↑ Dana: Trece fallecidos en las pedanías de La Torre y Castellar
- ↑ Número de muertos en Valencia y España por la DANA: última hora de los fallecidos y los desaparecidos por el temporal
- ↑ Graves inundaciones por la DANA, en directo | Mazón confirma la localización de un número indeterminado de cadáveres en zonas inundadas
- ↑ Última hora de la DANA en Sevilla, Huelva, Málaga y Cádiz, en directo: inundaciones y carreteras cortadas por las lluvias en Andalucía
- ↑ La dana azota la costa mediterránea: Varios muertos en Valencia y al menos seis desaparecidos en Albacete por las inundaciones
- ↑ Última hora de la DANA en Aragón, en directo: inundaciones en Teruel y Zaragoza
- ↑ DIRECTO | Aumentan a 202 las víctimas mortales por el paso de la DANA en València Público, 1a de novembro 2024, alirita la 1an de novembro 2024
- ↑ Miles de personas se desplazan a pie desde València para ayudar a las víctimas de la DANA ante un operativo insuficiente Público, 1a de novembro 2024, alirita la 1an de novembro 2024