Ĝaʿfar as-Sadik
Ĝaʿfar as-Sadik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 702 en Medino, Heĝazo, Omajada kaliflando |
Morto | 16-an de decembro 765 (63-jaraĝa) en Medino, Heĝazo, Abasida Kaliflando |
Tombo | Al-Baqi' (en) 24° 28′ 01″ Nordo 39° 36′ 50″ Oriento / 24.466944 °N, 39.613947 °O (mapo) |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Omajada kaliflando Abasida Kaliflando |
Familio | |
Patro | Muhammad al-Baqir (en) |
Patrino | Farwah bint al-Qasim (en) |
Frat(in)oj | Sultan Ali (en) kaj Amina bint Muhammed Al-Baqir (en) |
Edz(in)o | Fatima Al-Hasan (en) |
Infanoj | Musa al-Kazim (en) , Isḥâq ibn Ja'far al-Sadiq (en) , Al-Abbas ibn Jafar (en) , Fatima Bint Jafar (en) , Umm Farwah Bint Jafar (en) , Muhammad ibn Ja'far al-Sadiq (en) , Ali al-Uraidhi ibn Ja'far al-Sadiq (en) , Abdullah al-Aftah (en) , Isma'il ibn Jafar (en) , Asmaa Bint Jafar (en) |
Parencoj | Zayd ibn Ali (en) (patra onklo) |
Okupo | |
Okupo | ulemo islamjuristo imamo |
Ĝaʿfar as-Sadik (arabe ابو عبد الله جعفر بن محمد الصادق, Abū ʿAbd Allāh Ĝaʿfar ibn Muḥammad aṣ-Ṣādiq; naskiĝis 699/700 aŭ 702/703 en Medino; mortis 765) estis sesa imamo de la ŝijaisma branĉo de Islamo. Lia kompleta nomo estas Ĝaʿfar Ibn Muhammad Ibn ʿAli Ibn Husejn Ibn ʿAli. Li estis pranepo de Husejn, unu de la filoj de Fatima, filino de la Profeto Mahomedo kaj de Ali, kvara kalifo de la nomitaj "Raŝidunoj" (bone gviditaj).
Li vivis en Medino trankvilan ekzistadon kaj kiel siaj avo kaj patro li studis la haditojn kaj la fikhon. Li mortis ĉirkaŭ la jaro 765 kaj lia morto estis iom mistera; eble li estis venenigita pro ordono de la kalifo Al-Mansur.
Ĝafar estis tre saĝa fakulo, fondis universitaton, havis milojn da lernantoj kaj fondis la jurskolon Ĝafario, propra de la ŝijaistoj dekduimamistoj, kiu estas tre simila al la jurskolo de Sunaismo nome Hanafismo, ĉar fakte Abu Hanifah estis lernanto de Ĝafar.