Aŭgusto de 2023
Aspekto
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2023:
- Rusio komencis eldoni elektronikajn vizojn por vizitantoj el 55 landoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Mondaj Junularaj Tagoj, katolika evento, okazas ĝis la 6-a de aŭgusto en Lisbono.
- En Torino, Italio, finiĝas la 108-a Universala Kongreso de Esperanto. La saman tagon vespere en Linjano Orsabla, 500 kilometrojn pli oriente ĉe la Adriatika Maro komenciĝas la IJK.
- Trajnakcidento en suda Pakistano okazigis 30 mortojn kaj nombrajn vunditojn.
- Prezidenta kandidato Fernando Villavicencio estis murdita sekve de atenco dum balotkampanjo en Kito, 11 tagojn antaŭ la baloto.
- Teruraj incendioj, plifortigitaj per uragano, en la insulo Maui, Havajo, okazigis pli ol cent mortojn, milojn da translokoj, detruon de la ĉefurbo kaj aliajn grandajn damaĝojn.
- Almenaŭ 55 mortoj en bataloj inter rivalaj milicoj en Libio.
- En Aŭstralio kaj Nov-Zelando finiĝas la Virina Futbala Mondpokalo, kiu daŭris plenan monaton.
- En prezidenta balotado de Gvatemalo venkis la maldekstrema Bernardo Arévalo.
- Almenaŭ 20 personoj, ĉefe enmigrantoj, mortis en incendioj en la regiono Evroso de Grekio, lima kun Turkio.
- En Tverja provinco (Rusio) kraŝis aviadilo Embraer Legacy 600, en kiu interalie troviĝis Jevgenij Prigoĵin kaj Dmitrij Utkin, fondintoj de la Grupo Wagner — ĉiuj 7 pasaĝeroj kaj 3 skipanoj pereis. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La barata kosmosondilo Ĉandrajaan-3 surteriĝis sur la suda poluso de la Luno
- En Gabono okazis prezidenta baloto, kies venkinto estis deklarita Ali Bongo Ondimba, reginta la landon ekde 2009.
- Almenaŭ 73 mortoj en incendio en konstruaĵo de la urbocentro de Johanesburgo, Sudafriko.
- Grupo da militistoj en Gabono deklaris, ke ili nuligas rezultojn de la ĵusa prezidenta baloto, haltigas funkciadon de la registaro, parlamento, konstitucia juĝejo kaj elekta komisiono, kaj transprenas la potencon.
- Incendio en loĝejego de Johanesburgo, Sudafriko, rezultis en 77 mortoj, en unu el la plej gravaj incendioj de la historio de la lando.
- Afrika Unio portempe suspendis la membrecon de Gabono, sekve al la okazanta puĉo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Papo Francisko ekis oficialan vojaĝon al Mongolio.
- Filipinoj, Malajzio, Tajvano kaj Vjetnamio kune malakceptis la lastan mapon publikigitan de la Popola Respubliko Ĉinio rilate al ĝiaj teritoriaj postuloj en la Sudĉina maro.
|