Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Alila sorbato aŭ C9H12O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la sorbata acido kaj alila alkoholo, senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun fruktodoro uzata kiel gustigagento en la nutrondustrio. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Alila sorbato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Kiel ĉiuj sorbatoj, alila sorbato havas antioksidigajn kaj antimikrobajn proprecojn kaj uzatas en trink-fabrikado por preventi kontraŭ ŝimoj, gistoj kaj fungoj.