Béla Holl
Béla Holl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1922 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de marto 1997 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarista Gimnazio de Budapeŝto (–1941) Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto bibliotekisto |
Béla Holl, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Holl Béla estis hungara piarista monaĥo, pastro, literaturhistoriisto, bibliotekisto, altlerneja instruisto. Lia monaĥa nomo estis Adalbertus a S. Ladislao.
Béla Holl[1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1922 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de marto 1997 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Holl maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1941, poste li aliĝis al la piaristoj. Ekde 1944 li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány, dum li monaĥiĝis en 1946 kaj pastriĝis en la sekva jaro. Li akiris pedagogian diplomon en la universitato en 1948, filozofian diplomon en la sekva jaro. Post la dua diplomo li estis pastro en pluraj lokoj ĝis 1956, krome en la lernojaro 1949 li ankaŭ instruis en mezlernejo. Inter 1956–1975 li estis bibliotekisto en eklezia biblioteko de Vác, dum inter 1962-1975 ankaŭ en akademia instituto kaj inter 1965-1975 en Tutlanda Biblioteko Széchényi. Inter 1975-1997 li havis postenon en la universitato. Li esploris eldonojn de malnovaj libroj. Intertempe li kandidatiĝis en 1981 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 1972.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar legenda a XVIII. században. (disertaĵo, 1948)
- A legrégibb nyomtatott legendáskönyvünk. (1954)
- Egy évtized a debreceni nyomtatványok történetéből. 1774–1783. (1959)
- Könyvkultúra és régi könyvtárak története a mai Pest megye területén. (1965)
- A kétszáz éves váci könyv. 1772–1972. (monografio, 1973)
- Ferenczffy Lőrinc. Egy magyar könyvkiadó a XVII. században. (disertaĵo kaj monografio, 1980)
- Szent István tiszteletének hagyománya egyházi énekeinkben. (1988)
- Az ars metrica és a középkori kontrafaktúra. (1997)