La distrikto estas parto de la historia regiono Orienta Frislando kaj konsistigas ĝian sudon. Ĝi havas areon de 1 086 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 174 348 loĝantojn.
La distrikto Leer situas en la pleja okcidento de Germanio. La rivero Ems kaj ĝia golfa enfluejo en la Nordan Maron, la Dollart, limigas ĝin okcidente. Aliflanke de la Ems komenciĝas la provinco Groningo de Nederlando. Al la distrikto apartenas la plej okcidenta el la Orientfrisaj insuloj, kiu nomiĝas Borkum.