Francisco Veuthey
Francisco Luis Veuthey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de julio 1965 |
Lingvoj | Esperanto • hispana • nederlanda • portugala |
Ŝtataneco | Argentino |
Alma mater | Universitato Nacia de la Riverbordo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto grafikisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | i.a. redaktoro de la revuo Kontakto (1992-1998) kaj de la Jarlibro de UEA (plurajn jarojn) |
Francisco Luis (aŭ esperantlingve Franĉjo) Veuthey estas argentina grafikisto, ĵurnalisto kaj esperantisto. Li naskiĝis la 9-an de julio 1965 , do nun estas 59-jara. Post studo en la Nacia Universitato de la regiono "Litoral"[1] en la argentina urbo Santa Fe de la Vera Cruz, li ekde la fino de la 1980-aj jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, unue kiel grafikisto de la Jarlibro de UEA kaj aliaj presaĵoj. En 1992 li transprenis la redakton kaj enpaĝigon de la revuo Kontakto de TEJO: La revuo tre modernigis sian aspekton, kun nova redakta stilo, nova logsimbolo kaj novaj ideoj. La nombro de abonantoj multe kreskis kaj atingis historian rekordon de 2050, antaŭ ol li en 1998 transdonis la redaktadon al posteulo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ hispane Universidad Nacional del Litoral, la regiona nomo "Litoral" ne aludas al marbordo, sed al la bordo de la rivero Parano, la dua plej granda akvovojo de Sudameriko