Heidelberg
Heidelberg | ||||||
| ||||||
urbego • rezidejo • Luterurbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06221, 06202 (urboparto Grenzhof) | |||||
Poŝtkodo | 69115–69126 | |||||
Aŭtomobila kodo | HD | |||||
Oficiala Municipokodo | 08221000 | |||||
NUTS | DE125 | |||||
LOCODE | DE HEI | |||||
Subdivido | 15 urbopartoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Eckart Würzner (senpartia) | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 10 69117 Heidelberg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 162273 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 25′ N, 8° 43′ O (mapo)49.4122222222228.71Koordinatoj: 49° 25′ N, 8° 43′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 114 m | |||||
Areo | 108,8 km² | |||||
Heidelberg [Hajdlberk], en Esperanto Hajdelbergo, malofte Hejdelbergo, estas pitoreska universitata urbo apud la rivero Neckar. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 162 273 loĝantojn. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la Dua Mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hejdelbergo estis centro de la germana romantikismo. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hajdelbergo.
La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Hajdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektprinca Kastelo de Heidelberg, kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.
Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.
Universitato kaj fakaltlernejoj
[redakti | redakti fonton]- Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg (Ruprecht-Karl-Universitato Hajdelbergo)
- kadre de ĝi interalie la Instituto de Astronomia Kalkulo kaj
- Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl
- Pädagogische Hochschule Heidelberg (Pedagogia Altlernejo Hajdelbergo)
- Hochschule für Kirchenmusik Heidelberg (Altlernejo pri Eklezia Muziko)
- Hochschule für Jüdische Studien Heidelberg (Altlernejo por Judaj Studoj Hajdelbergo)
Sciencaj institutoj
[redakti | redakti fonton]- Deutsches Krebsforschungszentrum (Germana Centro por Kanceresplorado)
- Max-Planck-Institut für ausländisches öffentliches Recht und Völkerrecht (Max-Planck-Instituto pri Eksterlanda Publika juro kaj Internacia Juro)
- Max-Planck-Institut für Kernphysik (Max-Planck-Instituto pri Atomfiziko)
- Max-Planck-Institut für Astronomie (Max-Planck-Instituto pri astronomio)
- Max-Planck-Institut für medizinische Forschung (Max-Planck-Instituto pri Medicina Esploro).
- Saksa Akademio de Sciencoj
- Akademio de Scienco de Heidelberg
Entreprenoj de Hejdelbergo
[redakti | redakti fonton]- Heidelberger Druckmaschinen
- Heidelberger Zement
- MLP
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Montpellier, Francio, ekde 1961
- Kembriĝo, Britio, ekde 1965
- Rehovot, Israelo, ekde 1983
- Simferopolo, Ukrainio, ekde 1991
- Bautzen (suprasorabe Budyšin), Germanio, ekde 1991
- Kumamoto, Japanio, ekde 1992
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]- Gerhard Vossius
- Jakob von Weizsäcker
- Julius Wilhelm Zincgref
- Karoline Bauer, aktorino
- Marlene Weingärtner, tenisistino
- Homo heidelbergensis
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala urba retejo
- retejo de la universitato Ruprecht-Karl
- urba artikolo en retejo gvidila al la regiono Rhein-Neckar Arkivigite je 2018-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
|
|