José Garzón Ruiz
José Garzón Ruiz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1871 |
Morto | 30-an de novembro 1954 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
José GARZÓN RUIZ, ankaŭ konata kiel Jozefo Garzon y Ruiz (naskiĝis la 6-an de aprilo 1871 en San-Fernando provinco de Kadizo, kaj mortis en 1955) estis hispana advokato kaj esperantista pioniro.
José Garzón fondis la revuojn Gazeto Andaluzia kaj Gazeto Hispana. Li gvidis kursojn kaj verkis hispanlingvajn lernolibrojn kaj en Esperanto.
Li multe laboris pri la skolta movado: Li instruis Esperanton al skolta grupo de sia urbo, en kiu li estis aktiva partoprenanto. La 30-an de marto de 1918 li gvidis la skoltojn de San Fernando en ekskurso per trajno ĝis Jerez kaj el tie ĝis La Cartuja en turisma vojaĝo.
José Garzón Ruiz instigis ke la skoltoj lernu, ne nur Esperanton, li ankaŭ organizis por ili kursojn pri topografio, gimnastiko, sano kaj telegrafio. Li eĉ pruntedonis sian proprieton en la kampo, nomata "El Jardinillo", por realigi tendarojn kaj sian hejmon, en la strato Muñoz Torrero numero 10-a de San Fernando, por organizi skoltajn aranĝojn.
Esperanto, instruita de li, ege sukcesis inter la skoltoj de San Fernando. Pli malfrue, li ankaŭ organizis bankedon por pli ol 100 junaj skoltoj de la provinco de Kadizo kie li estis la delegito de la skoltisma movado. En majo de 1928 la skolta movado honoris lin per "Lobo de Bronce" ("Lupo el bronzo").
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Gazetoj fonditaj:
- Lernolibroj pri Esperanto por hispanparolantoj:
- Gramática Completa del Idioma Internacional Esperanto (160 paĝoj, Eldonejo "Sopena", 1908)
- Prontuario de Esperanto (284 paĝoj, Eldonejo "Sucesores de Manuel Soler", 1909)
- Skribaĵoj en Esperanto:
- Laŭleĝa Situacio de fremduloj en Hispanujo
- Kritika ekzameno de la proceso kontraŭ Kristo (Tradukaĵo, 1012. Originalo far Barrio y Moraita)
- Kelkaj Andaluziaj Moroj (artikolaro, 1910)
Informofontoj
[redakti | redakti fonton]- Rodríguez, José María, Skoltismo kaj esperanto en Andaluzio Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine, 19a de junio de 2005
- Armada Muñoz, José, El Escultismo en la Provincia de Cádiz (formo: .PDF)
- Lapenna, I., Lins, U. kaj Carlevaro, T. Esperanto en Perspektivo, paĝoj: 142 kaj 256. UEA/Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, 1974
- Enciklopedio de Esperanto