Kremnické Bane
Kremnické Bane | |
hungare: Jánoshegy, germane: Johannesberg | |
municipo | |
Mezo de Eŭropo
| |
|
|
Oficiala nomo: Kremnické Bane | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Žiar nad Hronom |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Tekov |
Montaro | Slovaka mezmontaro |
Najbaras kun | Turček |
Situo | Kremnické Bane |
- alteco | 784 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 44′ 13″ N 18° 54′ 23″ O / 48.73694 °N, 18.90639 °O (mapo) |
Areo | 7,740913 km² (774,09 ha) |
Loĝantaro | 257 (31.12.2010) |
Denseco | 33,2 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Kremnické vrchy |
Unua skribmencio | 1361 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 967 03 |
Telefona antaŭkodo | +421-45 |
Aŭtokodoj | ZH |
NUTS | 516988 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Kremnické Bane | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio | |
Geografia mezo de Eŭropo |
Kremnické Bane (hungare Jánoshegy [jAnoŝhedj], germane Johannesberg) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. La historia hungara loknomo estis la germandevena Berg.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kremnické Bane situas sur malebenaĵo sub monto 937 m alta, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Turčianske Teplice-Kremnica. La lasta urbo troviĝas 3 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Germanoj fondis la vilaĝon, kies unua mencio devenis el 1361 en latina formo "Villa Johannis". La unua vilaĝestro esis "Johann". La loĝantoj aĉetis la vilaĝon en 1429, tial ili ne pagis imposton. En 1828 vivis tie 769 homoj en 80 domoj. Batalo okazis en 1849 inter la hungaroj kaj la rusa armeo. En 1910 vivis en Jánoshegy 787 homoj, (698 germanoj, 53 hungaroj, 34 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Žiar nad Hronom, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis, baldaŭe slovakoj alvenis en la malplenajn domojn. En 2001 loĝis en Kremnické Bane 250 homoj (221 slovakoj, 26 hungaroj kaj aliaj). La minejo ankaŭ nun funkcias, kie oni minadas oron kaj arĝenton.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto el la 13-a jarcento, post 2 jarcentoj gotikiĝis kaj pligrandiĝis, en la 16-a jarcento renesanca parto alkonstruiĝis
- baroka kapelo omaĝe al Dipatrino de 1726, en 1910 novgotiĝis
- ministaj loĝdomoj el la 18-a jarcento