La urbo estas konata precipe pro sia min-pasinteco. Dum la tutaj jarcentoj oni minis en Krupka stanon, post la tridekjara milito estis en regiono du arĝentaj minejoj. En novepoka historio oni plu minis ankaŭ molibdenon, feldspatojn, volramon kaj fluoriton. Montaraj deklivoj, surkreskintaj de fagoj kaj pinofitoj, kaŝas multnombrajn ŝutmontojn kaj galeriojn.