La Vegetarano
채식주의자 | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Han Kang |
Lingvoj | |
Lingvo | korea lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 30-a de oktobro 2007 |
Ĝenro | fikcia literaturo |
Honorigoj | The New Vanguard • Internacia Premio Booker • Q130553019 |
La Vegetarano (koree 채식주의자, chaesigjuuija) estas triparta drama romaneto verkita de Han Kang. Ĝi eldoniĝis en 2007. Han Kang verkis ĝin surbaze de sia novelo "La frukto de mia virino" (1997). La loko estas hodiaŭa Seulo. La libro rakontas la decidon de Yeong-hye, dommastrino, kiu post koŝmaro pri homa krueleco decidis ekabstini de karnomanĝado, kaj la katastrofaj sekvoj de tiu decido en ŝia persona kaj familia vivo. La dua parto de la romaneto, "Mongolia Marko", gajnis la prestiĝan beletran premion Yi Sang (koree 이상문학상). La Vegetarano estas tradukita en almenaŭ naŭ lingvojn. En 2016 la angla traduko ("The Vegetarian") gajnis la internacian premion Man Booker.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Bazita sur la angla Vikipedio.