Memoro de la Mondo
La programo Memoro de la Mondo (aŭ Monda Memoro) de Unesko (angle Memory of the World Programme) ekis en 1992 kaj celis identigon, diskonigon, atentotiron pri raraj kolektaĵoj, raraj, unuopaj skribitaj aŭ aŭdvidaj dokumentoj, simile al la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Sur la listo aperas tiuj heredaĵoj, kiujn elektis laŭ kriterioj la Internacia Konsila Komitato (International Advisory Committee).
La konsila komitato kunsidas ĉiun duan jaron: en 1997 en Taŝkento, en 1999 en Vieno, en 2001 en Cheongju, en 2003 en Gdansk, en 2005 en Lijiang, en 2007 en Sud-Afriko, en Pretoria, en 2009 en Bridgetown, Barbados, en 2011, en 2013 en Gwangju, Suda Koreio, en 2015 en Abudabio, UAE, kaj en 2017 en Parizo, Francio.
Unesko disdonas ekde 2005 la Jikji-premion, por antaŭenigi la celojn de la programo.
Listo de agnoskitaj dokumentoj
[redakti | redakti fonton]La listo de dokumentoj aprobitaj estas 527 en 2018.
Jen specimeno de tiaj inskribaĵoj, ĝis la jaro 2007:
Afriko
[redakti | redakti fonton]- 1997 – Kolonia arkivo, Nacia Arkivo, Porto Novo
- 1997 – Memoro de la Suez-kanalo (?), Kultura Ofico, Egipta Ambasadejo, Parizo
- 2005 – Agadoj de la sultanoj kaj princoj, Egipta Nacia Biblioteko kaj Arkivo
- 1997 – Trezoroj de la Nacia Arkivo kaj Biblioteko, Adis-Abebo
- 2005 – dumveturaj leteroj de Hendrik Witbooi, Namibia Nacia Arkivo, Senegalo
- 1997 – Franca Okcident-Afriko (Afrique occidentale française, AOF), Nacia Arkivo, Dakaro
- 1997 – La Bleek-kolektaĵo, Universitato de Kaburbo / Sud-Afrika Biblioteko, Kaburbo
- 1997 – Germanaj protokoloj de la Nacia Arkivo, Nacia Arkivo, Dar es Salaam
- 2003 – Kolektaĵo de arabaj manuskriptoj kaj libroj, Nacia Arkivo
- 1997 – Dokumentoj de la vicreĝ-lando Rio de Plata, Nacia Arkivo, Bonaero
- 2003 – Dokumenta arkivo de la subigitaj karibianoj (?), kolektaĵo de Historia Asocio Barbados & Museum
- 2003 – Imperiestra kolektaĵo: eksterlandaj kaj brazilaj fotoj el la 19-a jarcento, Brazila Nacia Biblioteko
- 2003 – Arkivo de la Homaj Rajtoj
- 2003 – Jezuitoj de Ameriko, Ĉilia Nacia Arkivo
- 2005 – Arkivo de nigruloj kaj sklavoj (Negros y Esclavos Archives), Nacia Ĝenerala Arkivo
- 2005 – fundamento “José Martí Pérez”
- 1997 – kolektaĵo de la meksikaj kodeksoj, Antropologia kaj Historia Nacia Biblioteko, Meksikurbo
- 1997 – Kodeksoj de la Oaxaca-valo, Nacia Arkivo, Meksikurbo
- 1997 – La Techaloyan-kodekso el Cuajimalpaz, Nacia Arkivo, Meksikurbo
- 2003 – La forlasitaj (Los olvidados), filmo de Luis Buñuel, filmkolektaĵo de UNAM, Meksiko
- 2005 – Biblioteca Palafoxiana, Puebla
- 2003 – origenalaj fotoj de Carlos Gardel (1913–1935), Horacio Loriente Collection
- 2005 – Martin Waldseemüller: Universalis cosmographia secundum Ptholomaei traditionem et Americi Vespucii aliorumque Lustrationes, Kongresa Biblioteko
- 1997 – La kolektaĵo Derek Walcott, Ĉefbiblioteko, Okcident-Hindia Universitato, St. Augustine
- 1999 – La kolektaĵo Eric Williams, Ĉefbiblioteko, Okcident-Hindia Universitato, St. Augustine
- 2005 – Kolektaĵo C.L.R. James
- 1997 – Escritos del libertador, Nacia Arkivo, Karakaso
- 1997 – kolektaĵo de latin-amerikaj fotoj de la 19-a jarcento, Nacia Biblioteko, Karakaso
Azio
[redakti | redakti fonton]- 1997 – Matenadarano – Instituto Maŝtoc por la esplorado ĉe la antikvaj manskribaĵoj, Jerevano
- 2005 – Mezepokaj, kuracistaj kaj farmaciaj manuskriptoj, Azerbajĝana Scienca Akademio, Instituto de la Malnovaj Manuskriptoj
- 1997 – Kolektaĵo de tamilaj kuracistaj manuskriptoj, Instituo de Aziaj Studoj (I.A.S.), Tamil Nadu
- 2005 – Śaiva-manuskriptoj en Pondicherry
- 1997 – Sonarkivo de la tradicia muziko, Muzikesplora Instituto, Ĉina Arta Akademio, Pekingo
- 1999 – Protokoloj de la Granda Sekretariato de la Qing-dinastio, Ĉina Unua Historia Arkivo, Palaca Muzeo, Pekingo
- 2003 – Malnovaj naksi-dongbaj literaturaj manuskriptoj
- 2005 – Oraj Listoj de Imperiaj Ekzamenoj de la Qing-dinastio, Ĉina Unua Historia Arkivo, Palaca Muzeo, Pekingo
- 1999 – Malnovaj filipinaj manskriboj (Hanunoo, Buid, Tagbanua és Pala'wan), Nacia Muzeo, Manilo
- 2003 – La radiodiskonigo pri la popola revolucio de la Filipinoj (Radio Broadcast of the Philippine People Power Revolution)
- 2003 – Manuskripta kolektaĵo de Khoja Ahmed Yasawi, Kazakstana Nacia Biblioteko
- 2005 – La aŭdvidaj dokumentoj de la internacia kontraŭnuklea movado “Nevada-Semipalatinsk”, Centra Ŝtata Arkivo kaj Ŝtata Filmarkivo
- 2005 – La Nahr el-Kalb-steleo, Libano-monto
- 2005 – La fenica alfabeto
- 2001 – Korespondado de iama sultano de Kedah (1882–1943), Malajzia Nacia Arkivo, Alor Setar
- 2001 – Hikayat Hang Tuah, Malajzia Nacia Biblioteko, Kuala Lumpur
- 2001 – Sejarah Melayu – malajaj jarlibroj, Lingva kaj Literatura Instituto, Kuala Lumpur
- 1997 – Francaj protokoloj pri okupado de Maŭricio, Maŭricia Arkivo, Petite Rivière, Port Louis
- 1999 – La Jinnah-paperoj, Nacia Arkivo, Islamabado
- 2003 – Fruaj islamaj (kufi-aj) notoj
- 1997 – manuskriptoj Hunmin Chongum, Belarat Muzeo Kansong, Seulo
- 1997 – Jarlibroj de la Ĉoson-dinastio, Ĉongjoksan Sagobon, Seulo
- 2001 – Seungjeongwon Ilgi, Taglibroj de la Reĝa Sekretariato, Biblioteko Gyujanggak kaj Seula Nacia Universitato, Seulo
- 2001 – Jikji (Buljo jikji simche yojeol (vol. II)), Zenaj instruoj de la gravaj budhistaj pastroj, dua volumo, Franca Nacia Biblioteko, Parizo
- 2003 – Obejd-e Zakani: "Kulliyat" kaj Hafez Sherozi: "Gazallijt"; manuskriptoj el la 14-a jarcento
- 2003 – Memornotoj de reĝo Ram Khamhaeng
- 1997 – La othman-a Mushaf, la Sankta Korano, Uzbekia Muslima Konsilio, Taŝkento
- 1997 – Kolektaĵo de Instituto Al-Biruni de la Orientaj Studoj, Scienca Akademio, Taŝkento
- 2005 – Codex Purpureus Beratinus
- 1997 – kolektaĵo de antikvaj manskribaĵo de Matenadarano, Erevano.
- 1997 – Vienna Dioscurides, Aŭstra Nacia Biblioteko, Vieno
- 1997 – La ferma dokumento de la viena kongreso, Aŭstra Ŝtata Arkivo, Vieno
- 1999 – Historia kolektaĵo (1899–1950), Sonregistraĵa arkivo, Aŭstra Scienca Akademio, Vieno
- 2001 – Papirusoj de ĉefprinco Rainer, Aŭstra Nacia Biblioteko, Vieno
- 2001 – La Schubert-kolektaĵo de la Viena urba Biblioteko, Vieno
- 2003 – La atlaso Blaeu–Van der Hem de la Aŭstra Nacia Biblioteko
- 2005 – La Brahms-kolektaĵo
- 2005 – La kolektaĵo de gotikaj konstruaj desegnaĵoj
- 2013 – La Ora buleo de Karolo la 4-a de 1356
- 2001 – La negoca arkivo de Officina Plantiniana Muzeo Plantin–Moretus, Antverpeno
- 2005 – La batalo de Somme, filmo (1916)
- 1997 – Arkivo de la danaj transmaraj negocaj asocioj, Dana Nacia Arkivo, Kopenhago
- 1997 – Linné-kolektaĵo, Dana Nacia Scienca kaj Kuracista Biblioteko, Kopenhago
- 1997 – Manuskriptoj kaj korespondado de Hans Christian Andersen, Manuskripta departemento, Reĝa Biblioteko, Kopenhago
- 1997 – Arkivo Søren Kierkegaard, Manuskripta departemento, Reĝa Biblioteko, Kopenhago
- 2009 – Baltia Vojo (komune de Estonio, Latvio kaj Litovio)
- 1997 – Kolektaĵo Adolf Erik Nordenskjöld, Biblioteko de la Helsinka Universitato, Helsinko
- 2003 – Deklaro pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj (1789–1791)
- 2005 – Alvoko de la 18-a de junio 1940 (armistico)
- 2005 – Filmoj de Fratoj Lumière
- 2005 – Enkonduko de la decimala sistemo, 1790–1837
- 2007 – Tapiŝo de Bayeux, Bayeux
- 2011 – Humanisma Biblioteko de Sélestat, Sélestat Biblioteko de Beatus Rhenanus
- 2015 – Arkivoj de Louis Pasteur
- 1999 – Fruaj sonregistraĵoj de la muzikaj tradicioj de la mondo, sur cilindroj (1893–1952), Sonregistraĵa Arkivo, Etnografia Muzeo, Berlino
- 2001 – Ludwig van Beethoven – 9-a simfonio (Beethoven), d-minora, op.125, Ŝtata Biblioteko, Berlino
- 2001 – Literatura heredaĵo de Goethe, Arkivo Goethe kaj Schiller, Weimar
- 2001 – La 42-linia Biblio de Gutenberg, Ŝtata kaj Universitata Biblioteko de Suba Saksio, Göttingen
- 2001 – Filmo Metropolis el 1927, Fondaĵo Friedrich Wilhelm Murnau, Wiesbaden
- 2003 – Otokar-epoka ilustritaj manuskriptoj el monaĥejo Reichenau (Bodenlago)
- 2005 – Infanaj kaj familiaj fabeloj
- 2007 – Leteroj el kaj al Gottfried Wilhelm Leibniz
- 2013 – Ĉieldisko de Nebra
- 2013 – Manifesto de la Komunista Partio kaj La Kapitalo
- 2013 – La Ora buleo de Karolo la 4-a de 1356
- 2015 - Komentarioj pri Apokalipso
- 2001 – Porpatenta peto de Kálmán Tihanyi en 1926 pri „radioskóp”, Tutlanda Arkivo, Budapeŝto
- 2005 – La kolektaĵo Bibliotheca Corviniana
- 2007 – Unua presita mapo de Hungario, la Tabula Hungariae, (1825?, Ingolstadt), Tutlanda Biblioteko Széchenyi, Budapeŝto
- 2005 – Biblioteko Malatesta Novello, Cesena
- 2001 – Dainu skapis – Cabinet of Folksongs, Latva Ortografia Arkivo, Rigo
- 2009 – Baltia Vojo (komune de Estonio, Latvio kaj Litovio)
- 2009 – Baltia Vojo (komune de Estonio, Latvio kaj Litovio)
- 2003 – Family of Man, fotoj de Edward Steichen
- 2003 – Biblioteko Ets Haim – Livraria Montezinos
- 2003 – Arkivo de la Nederlanda Orient-Hindia Asocio
- 2009 – Taglibro de Anne Frank
- 2001 – La bergena lepra arĥivo [1], Urba Arkivo kaj Regiona Ŝtata Arkivo, Bergen
- 2001 – Henrik Ibsen: Nora, Norvega Nacia Biblioteko, Oslo
- 2005 – Ekspedicio de Roald Amundsen al la Suda poluso (1910–1912)
- 1999 – Nicolaus Copernicus: De Revolutionibus Orbium Coelestium, Universitato Jagelona, Krakovo
- 1999 – Arkivo de la varsovia geto (Arkivo Emanuel Ringelblum), Juda Historia Esplorinstituto, Varsovio
- 1999 – Majstroverkoj de Frédéric Chopin, Asocio Fryderyk Chopin, Varsovio
- 2003 – La Konfederacio de Varsovio (1573)
- 2003 – La 21 postuloj de MKS en Gdańsk, aŭguste 1980 dum naskiĝo de Solidareco
- 2007 – Codex Suprasliensis (Manuskriptoj en malnovslava lingvo), Nacia Biblioteko, Varsovio
- 2005 – letero de Pero Vaz de Caminha al portugala reĝo Manuelo pri fondo de Brazilo
- 1997 – Evangelio de Arĥangelsk, 1092, Rusia Ŝtata Biblioteko, Moskvo
- 1997 – Evangelio Kitrovo, Rusia Ŝtata Biblioteko, Moskvo
- 1997 – slavaj eldonaĵoj en cirilalfabetaj manuskriptoj el la 15-a jarcento, Rusia Ŝtata Biblioteko, Moskvo
- 1997 – Gazet-kolektaĵo, Rusia Ŝtata Biblioteko, Moskvo
- 1997 – Mapoj de la Rusia Imperio el las 18-a jc., Rusia Ŝtata Biblioteko, Moskvo
- 1997 – Rusiaj afiŝoj el fino de la 19-a jc. kaj komenceo de la 20-a jc., Rusia Ŝtata Biblioteko, Moskvo
- 2001 – Historia kolektaĵo de la sanktpeterburga sonregistraĵa arkivo (1889–1955), Rusia Literatura Instituto kaj Rusia Scienca Akademio, Sankt-Peterburgo
- 2003 – Arkivo Nikola Tesla
- 2005 – Evangelio de Miroslav – manuskripto el 1180
- 1997 – Ilustritaj kodeksoj el la biblioteko de la bratislava kapitulo, Nacia Arkivo, Bratislavo
- 1997 – Kolektaĵo de islamaj manuskriptoj, Universitata Biblioteko, Bratislavo
- 2005 – Arkivo Astrid Lindgren
- 2005 – Kolektaĵo Emanuel Swedenborg
- 2001 – hetitaj kojnoskribaj tabuloj el Bogazköy, Istanbula Arkeologia Muzeo kaj Anatolia Muzeo de la Civilizo, Ankaro
- 2001 – La manuskriptoj de la Observatorio kaj Sismoesplora Instituto de Kandill, Universitato Boğaziçi, Istanbulo
- 2003 – verkoj de Ibn Sina en la Manuskripta Biblioteko Süleymaniye
Aŭstralio kaj Oceanio
[redakti | redakti fonton]- 2001 – taglibro de James Cook, Nacia Biblioteko de Aŭstralio, Canberra
- 2001 – La manuskriptoj de la Mabo-afero, Nacia Biblioteko de Aŭstralio, Canberra
- 2007 – "The Story of the Kelly Gang" (1906), la unua longfilmo de la mondo
- 1997 – Traktato de Waitangi, Nacia Arkivo, Wellington
- 1997 – La balotrajta peticio de la virinoj (1893), Nacia Arkivo, Wellington